Vertoĉapo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Inspira vikio: [1] (6/11/2013)

Vertoĉapo blanka
Johano Paŭlo la 2-a kun blanka vertoĉapo.

La vertoĉapopapoĉapopileolo (latine: pileolus), aŭ ankoraŭ solideo ((ĉar soli Deo tollitur (ĝin oni demetas nur antaŭ Dio), estas kapokovrilo forme de duonsfera kaloto okona (tiu de judoj kaj rabenoj estas sepona kaj signifas “la mano de Dio” sur mia kapo, por ke la homo restu sub la dia protekto, aŭ kiel limo por ne iri trans la ĉielo, kiu estas la dia loĝejo, kiel okaze de la babela turo kiu defiis la ĉielon: do simbolo de humilo de homa kreitulo), kiu estas surmetita de ekleziuloj kiel signo de sankteco kaj ankaŭ de aŭtoritato en la Eklezio.

Utiligo[redakti | redakti fonton]

Iuj Presbiterojabatoj ĝin surmentas nigra, aliaj distingitaj per la monsinjora titolo, kiel iuj kanonikuloj kiuj ĝin surmetas nigra sed silka kun malhelviola borderado aŭ karmezina laŭ la rango. Ankaŭ episkopoj ĝin havas nigra sed je silko; la vertoĉapo de la nuncioj, kiuj reprezentas la Apostolan seĝon, devas esti je silko kun aparta malhelviolo.

Diverslokaj prelatoj havas tradiciojn specifajn rilate la formon kaj la koloron kaj la stofon. Ekzemple la ĉefepiskopoj de Verĉelo kaj Salzburg rajtas ĝin vesti ruĝkoloran kiel la kardinaloj.

Kaj ĝuste tiu de kardinalo devas esti ĉiam purpurruĝa kaj estas rekte al ili metita de la papo dum la konsistorio de la proklamo. [1].

Por substreki la gravecon de la Eŭkaristio, la celebranto kaj kuncelebrantoj demetas de la kapo la vertoĉapon dum la centraj preĝoj kaj ĝin resurmetas dum la dankaj finaj preĝoj. Sur ĝin oni povas surmeti la bireton aŭ la trikornon.

Post la Dua Vatikana Koncilio ŝanĝiĝis kelkaj normoj kaj modifiĝis tradicioj.

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

Plilarĝigante, ricevi la ruĝan vertoĉapon signifas esti levita al kardinalado.

Vertoĉapo malsamas de la papa kapuĉo ĉar ĝi ne havas la plilongigaĵojn sur la oreloj, fakte ĝi estas duonsfera.

Vertoĉapo estas sinonimo de “papa ĉapelo” kiu indikas komunan kapkovrilon uzatan ĝenerale dome de maljunaj personoj, similan al tiu papa.

pileolo (vertoĉapo) sur la kapo de kardinalo.
Papa pileolo (vertoĉapo).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu: Ludovico Trimeloni, Compendio di liturgia pratica, Marietti 2007, n. 405

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dieter Philippi, Sammlung Philippi - Kopfbedeckungen in Glaube, Religion und Spiritualität,, St. Benno Verlag, Leipzig, 2009. ISBN 978-3-7462-2800-6.
  • Smoltczyk, Alexander (2008). Vatikanistan - Eine Entdeckungsreise durch den kleinsten Staat der Welt. Wilhelm Heyne Verlag, München. ISBN 978-3-453-15434-6 p. 92

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Komuna [2] montras serion da vertoĉapoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • germane [3] fotoj, informoj kaj bibliografio pri vertoĉapo.