Jenő Fürész
Jenő Fürész | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Friedman Jenő |
Naskiĝo | 29-an de oktobro 1881 en Miskolc |
Morto | 31-an de majo 1944 (62-jaraĝa) en Aŭŝvico |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - medicino (1900–1905) |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | dermatologo urologo kuracisto |
Jenő Fürész [jenO furEs], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Fürész Jenő estis hungara haŭtkuracisto, urologo. Lia familia nomo estis Friedman ĝis 1900.
Jenő Fürész[1] naskiĝis la 29-an de oktobro 1881 en Miskolc, li mortis junio de 1944 (la tago estas necerta) en Aŭŝvico (koncentreja komplekso).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jenő Fürész devenis el juda familio. Li maturiĝis en kalvinana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1900, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto. Post la diplomo li laboris en ĉefurbaj hospitaloj ĝis la emeritiĝo en 1941, tamen escepte li kuracadis en Berlino inter 1906-1908. Dum la 1-a mondmilito li estis armea kuracisto, poste militkaptito ĝis 1920. Dum la pensiaj jaroj li kuracadis hejme private. Li edziĝis en 1921, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1922 kaj 1927.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A luesellenes kúra és a spirochaeta pallida kimutathatósága. (1907)
- Érdekesebb esetek a syphilodologia köréből. (1909)
- A bőr- és bujakórtan a XVII. orvoscongressuson Londonban. (1913)
- A bőr tuberkulotikus betegségei. (1933)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM100556 hungarlingva datenaro de muzeo