Alice Bárdos
Alice Bárdos | |
---|---|
![]() Alice Bárdos | |
Persona informo | |
Naskonomo | Braun Alice |
Naskiĝo | 19-an de julio 1896 en Budapeŝto |
Morto | 30-an de junio 1944 (47-jara) en Oświęcim |
Mortokialo | asfiksio |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | violonisto • muzikinstruisto |
Alice Bárdos [bArdoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bárdos Alice estis hungara violonisto, instruisto.
Alice Bárdos [1] naskiĝis la 19-an de julio 1896 en Budapeŝto, ŝi mortis en 1944 en Aŭŝvico.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Alice Bárdos devenis el juda familio. Ŝi akiris diplomon en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio en 1917. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Vilmos Grünfeld kaj Jenő Hubay. Post siaj studoj ŝi debutis en koncertoj en Germanio. En 1922 ŝi edziniĝis kaj ŝi vivis plu en Szombathely, ŝi naskis filojn en 1925 kaj 1929. Komence ŝi instruis hejme, ekde 1926 en la urba muziklernejo. Ŝi ankaŭ recitalis en la urbo, ekde 1928 ankaŭ en Budapeŝto. En jarfino de1940 ŝi iĝis trudemerito pro la kontraŭjudaj leĝoj. Tamen ŝi instruis plu en juda lernejo kaj koncertis antaŭ juda publiko. Dum la nazia erao ŝi estis deportita al Aŭsvico, kie ŝi mortis.
Elektitaj koncertoj[redakti | redakti fonton]
- Berlino (1917)
- Budapeŝto (1918)
- Palaco Vigadó (1920)
- Szombathely (1934, kun Béla Bartók)
- Italio, Zagrebo (1936)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- strato kaj memortabulo en Szombathely
- premio kaj violonkonkurso
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2019-04-03 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)
- [1]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-04-03. Alirita 2019-04-03.