Einsatzgruppen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Einsatzgruppen — operacaj taĉmentoj de Sicherheitspolizei, kiuj estis establitaj fare de gvidantaj reprezentantoj de Tria Regno. Organizataj antaŭ atakoj al laŭvicaj ŝtatoj: Pollando, Norvegio, Francio, Belgio, Nederlando, Jugoslavio.

Einsatzgruppen dividiĝis en pluaj subgrupojn konataj kiel Einsatzkommandos aŭ Sonderkommandoj. Okaze de bezono la taĉmentoj de Einsatzgruppen povis peti helpon de Wehrmacht, ankoraŭ pli grava estis por ili kunlaborado kun lokaj policaj korpusoj en Ukrainio, en Latvio aŭ en Litovio, kie iliaj anoj estadis rekompencataj el posedaĵo ŝtelita al la murditaj viktimoj.

Taskoj en Pollando[redakti | redakti fonton]

Post okupo de Pollando ilia tasko estis terorigi lokan loĝantaron kaj likvidi nedeziratajn personojn, unuavice judojn kaj polan inteligentularon, ankaŭ pastrojn kaj komunistojn. Ilia agado koncernis partoprenantojn de la Ribelo de Grandpolujo kaj de Sileziaj ribeloj. Dum mortigado de judoj oni klopodis aligi lokajn ukrainojn, litovojn, polojnbelorusojn.

La 28-an de julio 1941, tuj post anekso de Krzemieniec flanke de germana armeo, germanoj, surbaze de listo prilaborita de ukrainaj naciistoj, aparte aktiva estis Ivan Miŝĉena, arestis kadre de Intelektul-kampanjo reprezentantojn de pola intelektularo, ĉefe instruistojn de la liceo de Krzemieniec. En la tagoj 28-30 de julio 1941 30 personoj de tiu ĉi grupo estis de la germanoj pafekzekutitaj apud Kruca Monto. La murdon faris Einsatzgruppen C, kiu ankaŭ okazigis Masakron de Lvovaj Profesoroj kaj murdis en Stanisławów ĉ. 250 polajn instruistojn. Dum la ribelo de Varsovio la raporto de Alfred Spilker, komandanto de unu el Einsatzgruppen, informis la 13-an de aŭgusto pri vivbruligo de 316 personoj kaj pafmortigo de pluaj 71.

Taskoj en Sovetunio[redakti | redakti fonton]

En majo 1941 estiĝis taĉmentoj de SS Einsatzgruppen destinitaj por agado en Sovetunio, kien estis planata la germana atako - operaco Barbaroso. Ilia tasko estis parte batalo kontraŭ partizanoj, parte likvido de grupoj de loĝantaro - unuavice judoj, komunistoj kaj ciganoj, iom post iom sekvis ekstermigado de la slava loĝantaro kaj anoj de aziaj minoritatoj en Sovetunio. Komandantoj de tiuj ĉi apartaj taĉmentoj estis anoj de sekreta ŝtata polico de gestapo (Geheime Staatspolizei), SD (Sicherheitsdienst) kaj SS (Schutz-Staffeln). La viraron kreis anoj de gestapo, SD, SS, anoj de orda polico OrPo (Ordnungspolizei) kaj precipe anoj de armiloj de SS (Waffen-SS).

Deportado de infanoj fare de taĉmentoj de Einsatzgruppen
"Laboro" de taĉmentoj de Einsatzgruppen, kiuj estis establitaj fare de gvidantaj reprezentantoj de nazia Germanio jam antaŭ invado de Pollando

SS Einsatzgruppen faris tiujn plej multe kondamnatajn krimojn sur la okupita teritorio de Sovetunio. Ekz. en ravino Babij Jar apud Kievo ili murdis fine de septembro pli ol 33 mil da judoj, dum kio sur tiu ĉi loko estis sume masakritaj 100 - 200 milojn da civitanoj de Sovetunio. En duono de la jaro 1943 Sonderkommando 1005 klopodis forigi la pruvojn pri amasekzekutoj per elterigado kaj kremaciado de la mortintoj.

En Sovetunio estis kvar Einsatzgruppen-oj, dum kio ĉiun el ili kreis proksimume 3000 viroj.

La maniero de likvido fare de tiuj ĉi komandgrupoj estis maksimume brutala. Homoj estis elpelitaj el siaj hejmoj, dum kio okazadis, ke nepovantaj homoj estis pafmortigitaj eĉ en lito. La ceteraj foriradis aŭ en transportojn, kiuj forveturigadis ilin en koncentrejojn aŭ al certaj lokoj, kie viroj devis elfosi amastombon, post kio homoj estis iom post iom pafmortigataj falante iom post iom en la tombon. Antaŭ la ekzekuto ili multfoje devis rigardi la viktimojn, kiuj jam kuŝis tie. Okazadis, ke ekzekutotaj virinoj devis senvestiĝi ĝisnude, kelkaj el ili estis antaŭ la ekzekuto seksatencitaj aŭ ili mem donis sin, por ke ili savu sian vivon, sed plimulte ili estis duantagon pafmortigitaj, por ke germanoj seniĝu de atestintoj de la masakro. Plua "amuzo" de komandgrupoj estis la t.n. "ĉasadoj", dum kiuj estis homoj, kaŝintaj en arbaro, pafmortigataj kiel ĉasbestoj. Simila afero estis eluzado de kondamnitoj kiel celtabuloj dum ekzercpafadoj. Brutala maniero de likvido estis ankaŭ peligado de homoj sur transportŝipojn, kiuj estis sur maro subakvigitaj. Einsatzgruppen-oj partoprenis ankaŭ la t.n. "purigaj kontraŭpartizanaj agadoj", dum kiuj estis masakrita civila loĝantaro de vilaĝoj en koncerna regiono. Dum tiuj ĉi agadoj, kiujn faris memstare ankaŭ taĉmentoj de Waffen SS, homoj estis devigitaj foriri en ian pli grandan konstruaĵon (ekz. en preĝejon), dum kio ili estis tie brulmortigitaj dumvive aŭ masakritaj per mangrenadoj. Tiuj ĉi vilaĝoj (inter kiuj estis ekz. ankaŭ Český Malín) estis poste ĝisfundamente forbruligitaj.

Nombro de viktimoj de tiuj ĉi taĉmentoj ne estas precize konata. Oni taksas, ke sole en Sovetunio estis fare de tiuj ĉi komandgrupoj de morto likviditaj proksimume 2 milionoj da homoj, el tio proksimume 900 miloj da judoj. Kelkaj fontoj indikas, ke la taĉmentoj de Einsatzgruppen respondecas pri la morto preskaŭ de tri milinoj da sovetaj militkaptitoj. La taksoj komplikas ankaŭ tiu fakto, ke ne estas precize konate, kiom da krimoj falis sub rektan kompetencon de unuopaj grupoj de Einsatzgruppen, kaj pri kiom respondecas pluaj germanaj taĉmentoj (Waffen SS, SS-Totenkopfverbände, Wehrmacht, aliaj specialaj grupoj).

Taskoj en Slovakio[redakti | redakti fonton]

Post eksplodo de Slovaka nacia ribelo en la jaro 1944 tiuj ĉi taĉmentoj agadis ankaŭ sur Slovakio. Krom subpremado de ribeloj ili partoprenis dum masakroj, dum kiuj estis murditaj pli ol 5 mil da slovakoj inkluzive de maljunuloj, virinoj kaj infanoj, estis forbruligitaj 90 slovakaj vilaĝoj, kaj post la milito estis malkovritaj 211 amastomboj.

Prijuĝado de la krimoj[redakti | redakti fonton]

Post fino de la dua mondmilito pri la agado de Einsatzgruppen okupiĝis Usona Militkortumo en Nurenbergo. En 1948 oni kondamnis 22 komandantojn de grupoj kaj subgrupoj, el kiuj mortpunis 14.

La proceso koncernis nur krimojn de Einsatzgruppen kontraŭ judoj kaj civitanoj de Sovetunio en la teritorio de Rusio post la germana atako en 1941. Oni ne konsideris krimjn en aliaj landoj. En 1939 sur la teritorio de okupata Pollando estis 8 operacaj grupoj de sekurea polico, kiuj amase arestis polojn surbaze de t.n. Specialaj Kapt-ordonaj Libroj de Poloj kadre de Intelligenzaktion.

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Bestaĉaj kaj patologiaj, ĉerpantaj plezuron el regado super la vivo de viktimoj — tiel pri la membroj de Einsatzgruppen opiniis Johannes Blaskowitz, germana generalo de la 8-a Armeo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Szymon Datner, J. Gumowski, Kazimierz Leszczyński, Einsatzgruppen (wyrok i uzasadnienie) (Einsatzgruppen (verdikto kaj pruvo), en: „Biuletyn GKBZHwP”, n-ro XIV, Warszawa 1963
  • Szymon Datner, Zbrodnie Wehrmachtu na jeńcach wojennych w II wojnie światowej (Krimoj de Wehrmacht kontraŭ militkaptitoj dum la dua mondmilito), Eldonejo MON, Warszawa 1961
  • P. Chmielowski, W sprawie genezy i organizacji Einsatzgruppen działających na terenach ZSRR okupowanych przez Niemców (Pri komenco kaj organizo de Einsatzgruppen agantaj en teritorioj de Sovetunio okupataj de Germanio), „Wojskowy Przegląd Historyczny”, n-ro 2, Wyd. MON, Warszawa 1971
  • Ryszard Majewski, Waffen-SS mity i rzeczywistość (Waffen-SS mitoj kaj realo), Krajowa Agencja Wydawnicza, Wrocław 1983 ISBN 83-03-00102-7.
  • Richard Rhodes, Mistrzowie śmierci. Einsatzgruppen (Majstroj de morto. Einsatzgruppen), Eldonejo Bellona, Warszawa 2007. ISBN 978-83-11-10788-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]