Otto Rasch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto Rasch
Persona informo
Naskiĝo 10-an de marto 1862 (1862-03-10)
en Artern
Morto 29-an de septembro 1932 (1932-09-29) (70-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pentristo • grafikartisto
vdr

Otto Franz Ludwig RASCH (naskiĝinta la 10-an de marto 1862 en Artern, mortinta la 29-an de septembro 1932 en Vajmaro) estis germana pentristo kaj grafikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Tombo de Otto Rasch sur la Historia tombejo vajmara

Estante disĉiplo i.a. de Max Thedy li studentis ĉe Grandduka saksia artlernejo en Vajmaro, kie li poste iĝis mem ekde 1899 profesoro.[1] Inter liaj disĉiploj menciindas i.a. Frida Mentz-Kessel, Georg Harms-Rüstringen kaj Erich Schmidt-Schaller. Rasch docentis ekde 1919 ĉe Bauhaus la fakon de anatomia desegnado, kion atestas libro pribauhaus-a eldonita fare de Volker Wahl.[2]

Rasch pentris multajn vidojn de Vajmaro kiu bedaŭrinde cirkulas nur inter komercistoj per arto, ne muzee. Unu de li portretita elstarulo estis Charlotte Krackow (de 1915).[3] La originalo troviĝas en la Kirms-Krackow-domo (Weimar). Ne malmultajn portretojn el mano lia posedas Klassik Stiftung Weimar, ekz. de li reproduktita portreto de Charlotte von Schiller laŭ la orginalo de Ludovike Simanowiz. Ĝi estas inter la havaĵoj de Germana Literaturarĥivo en Marbach am Neckar. Similo pri la poeto Friedrich Schiller[4] kaj ties gepartoj. La kopioj spekteblas ĉe Schiller-domo (Weimar).[5]

Rasch entombigitis sur la Historia tombejo vajmara.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]