Frida Mentz-Kessel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frida MENTZ-KESSEL (naskiĝinta la 26-an de julio 1878 en Graz, mortinta en 1969 en Jena) estis germana pentristino kaj grafikistino.

Vivo kaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Ŝi venis al Germanujo post kiam vokiĝis la patro Johannes Kessel kiel orelsanigfakulo al la universitato de Jena. Jam dum la lerneja tempo ŝi trejniĝis pentrade ĉe Bertha Froriep kaj Otto Rasch en Vajmaro. En januaro 1909 ŝi iris por plukleriĝi al Prago (je Deutsche Kunst- und Übungsstätte für Frauen) kie ŝi loĝis ĉe parencoj. Poste venis ŝi Munkenon.

Influis ŝin ankaŭ la grafikaĵoj de Thomas Theodor Heine kaj Olaf Gunbransson kiuj verkis por la satira periodaĵo Simplicissimus; sekve ŝi favoris simplajn formojn. Ŝia preferita materialo estis lignogravuraĵoj. Jam en Munkeno ŝi laboris per argilo kion ŝi perfektigis en Meißen kaj Bürgel.

Post la studoj ŝi reiris en Turingion laboronte kiel liberprofesiulino; ŝi faris bildojn kaj grafikaĵojn, lionleumaĵojn kaj batikaĵojn (eksperimentado ekde la 1950-aj jaroj). Anis ŝi ĉe la artista societo Künstlerbund Ostthüringen. Ĉe la popola altlernejo de Jena ŝi gvidis inter 1919 kaj 1933 kursojn pri estetiko enfamilia, titole Geschmackspflege in der Familie. Sporadajn kontaktojn ŝi havis ankaŭ kun Serakreis Jena. Unu ŝia najbaro estis Ernst Haeckel, kiun ŝi bone konis.[1]

Dum la regado de la nazioj ŝi apogis, kiel la pentristo Oswald Baer kaj Hermann Schäfer-Kirchberg la vitroartistinon Grete Körner, juda edzino de la pentristo Fritz Körner.[2] Jam de 1924 ŝi kun aliaj intelektuloj de Jena engaĝiĝis por la restado de Bauhaus en Turingio. Dum la 1920-aj jaroj ŝi verkis kolorspecimenojn por brodofabrikoj de Apolda. Krome ŝi dezajnis aferojn por la universitatklinika sekcio de infanoj.

Post 1945 daŭris ŝia liberprofesiuleco. Ŝi estis membro de la ligo Verband Bildender Künstler der DDR.

En 1910 ŝi edzigis la historiiston Georg Mentz. Iliaj infanoj estis Soniamaria (* 1913) kaj Barbara (* 1915).[3]

Ekspozicioj (elekto)[redakti | redakti fonton]

nur pri ŝi[redakti | redakti fonton]

kun aliaj[redakti | redakti fonton]

  • 1912 kaj 1913: Jena, Jenaer Kunstverein
  • 1914: Lepsiko, Internationale Ausstellung für Buchgewerbe und Graphik (Bugra)
  • 1962/1963: Dresdeno, Fünfte Deutsche Kunstausstellung
  • 1979: Gera, Bezirkskunstausstellung (retrospektivo)

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Meine Familie (1931, Stadtmuseum Jena)[4]
  • Schülerrat (ĉ. 1920, 21 × 20,5 cm; teko kun grafikaĵoj de Künstlerbund Ostthüringen)
  • Am Anger in Thüringen (cx. 1952)[5]
  • Strandfreuden (cx. 1952)[6]
  • Traum und Wirklichkeit (ĉ. 1952)[7]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Lisa Kerstin Kunert: "Zwischen Schulhof und Parnaß - Künstlerinnen in Jena." Ĉe: Gisela Horn (eld.): Entwurf und Wirklichkeit. Frauen in Jena 1900 bis 1933 (=Bausteine zur Jenaer Stadtgeschichte, 5). Hain Verlag, Rudolstadt 2001, ISBN 3-89807-022-0, p. 115–126

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. leteroj de Haeckel
  2. Gisela Horn: "Grete Körner (1907–1983) Eine Jenaer Glaskünstlerin aus Eschwege. Ĉe: Cornelia Amlacher: Anpassung, Verfolgung, Widerstand. Fraŭen in Jena 1933-1945. p. 79
  3. August Ludwig Degener: Degeners Wer Ist´s?. Volumo 10, 1935, p. 1057
  4. 'PressReader.com - Zeitungen aus der ganzen Welt"
  5. "Am Anger in Thüringen"
  6. "Strandfreuden"
  7. "Traum und Wirklichkeit"