Apolda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Apolda
Blazono
Apolda in AP.png
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Weimarer Land
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03644, 036462, 036465
Poŝtkodo 99501–99510
Aŭtomobila kodo AP
Oficiala Municipokodo 16071001
Subdivido 9 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Rüdiger Eisenbrand
Partio de komunumestro FWW
Adreso de la administrejo Markt 1
99510 Apolda
Demografio
Loĝantaro 22184 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Koordinatoj 51°1′29″N 11°30′50″O  /  51.02472°N, 11.51389°O / 51.02472; 11.51389 (Apolda) (mapo)Koordinatoj: 51°1′29″N 11°30′50″O  /  51.02472°N, 11.51389°O / 51.02472; 11.51389 (Apolda) (mapo)
Alto super la marnivelo 205 m
Areo 46,15 km²
Oficiala retejo http://www.apolda.de/
Information icon.svg
vdr

Apolda estas viva urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Weimarer Land de la federacia lando Turingio kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2019 la urba komunumo havis 22 184 loĝantojn. Apolda situas borde de la rivero Ilm.

Historio[redakti | redakti fonton]

Urbodomo

Ĝis 1800[redakti | redakti fonton]

La nomo regiono de pomoj postspureblas ĝis tre frue (Apol = Apfel = pomo, de = ithi = regiono). En la 10-a aŭ 11-a jc. estiĝis Kastelo Apolda, sidejo de grafa dinastio kaj poste de la Schenken-oj de Apolda respektive de la Vizthum-oj de Apolda. La unua mencio endokumente Apollde estis en la jaro 1119 okaze de donacoj de grafo Wichmann (de la Marteno-kirko kaj de la Kastela kapelo) al la malsubmetita Mario-kirko erfurta. En 1260 ekis propra monfarado; la moneroj nomiĝas Apoldsche Schenken. En 1289 la ĉirkaŭkastela kastelo ricevis la urbajn rajtojn kaj la privilegion havi propran blazonon kaj sigelon. En 1440 estiĝis la plej malnova konserviĝinta regularo municipa kiu komencigos la tradicion de notiĝado ĉe Ruĝa libro. En 1558/59 necesis pligrandiĝo de la urbodomo. Davido la Trikisto (David der Strickermann) metis ĉ. 1593 la fundamentan ŝtonon pri trikotaĵindustrio. Li ankaŭ lernigis tiajn teknikojn al interesiĝantaj urbanoj. En 1714 proklamitis la unua manufaktura regularo. En 1722 Johann Christof Rose starigis la unuan muldejon de sonoriloj. La sekvaj sonorilfaristaj dinastioj Ulrich kaj Schilling igos Apolda en tuta Eŭorpo famega urbo de sonorilmuldado. Fonditis en 1789 la komerca domo Christian Zimmermann & Söhne.

19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Konstruo de viadukto ueste de la Stacidomo de Apolda ege pozitive influis la komercan evoluon de la urbo. En 1863 okazis la unua foiro pri hundoj kaj baldaŭ poste prezentitis la en Apolda bredita hundoraso Dobermannpinscher. Post kiam en 1878 Franz Schilling la pli maljuna transprenis la entreprenon sonorilmuldan de Carl Friedrich Schilling la tuto ekprezentis sin en 1911 sub la nomo "Franz Schilling Söhne": oni specialiĝis pri karilonoj kaj kreis sonorilojn por kirkoj en Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko. En 1880/82 konstruitis la laborejo Zimmermannsches Fabrikgebäude kie gastas nun la oficejo distrikta. En 1890 la belega novrenesancstila akceptejo de la stacidomo ekfunkciis. En 1892 inaŭguritis ĉe Karls-placo monumento por Christian Zimmermann. En 1894 la katolika bonifaca kaj la protestantisma lutera solene konsekritis. Inaŭguro de Bismarck-turo ĉe Leipziger-strato sekvis. Komenciĝis krome la produktado de aŭtomobiloj fare de la firmao A. Ruppe und Sohn kiu ekde 1912 nomiĝis Apollo-Werke AG. Nun Apolda estis iĝinta grava industria kaj komercada urbo.

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Post fondiĝo de Thüringer Elektrizitäts-und Gas-Werke AG en 1901 kaj ekfunkcio de la elektrikejo unu jaron poste ekis la provizado per elektrika kurento. En 1910 konstruitis la administracia domo Stadthaus, aldona fortimpresa publika ejo kie gastis ankaŭ ŝparkaso. En 1923 mulditis de la Ulrich-fratoj Dekcer Pitter, sonorilego por la Katedralo de Kolonjo kies kopio admireblas nun urbocentre. ein weiteres repräsentatives Gebäude, in dem auch die Städtische Sparkasse ihren Sitz hat. En la 21.11.1944 la Aliancanoj bombe atakis la urbon. Liberiĝon fare de la Usona Armeo estis en la 12.4.1945, okupiĝo fare de Ruĝa Armeo en la 2.7.1945.

La komunistoj organizis senproprietigojn kaj ŝtatigojn en ĉiuj kampoj kreante tute novan ekonomian sistemon. En 1952 Apolda iĝis subdistrikta urbo ene de la nove kreita GDR-Distrikto Erfurt. Samjare la Muzeo pri sonoriloj malfermis siajn podrojn. Ekde 1972 la tekstila industrio eksentis perfortan ŝtatigon: en 1988 ekzistis ok grandaj trikotaĵfabrikoj (i.a. Thüringer Obertrikotagen) kun pli ol 2000 dungitoj. Post Turniĝo politike gvidis la urbon koalicio inter kristandemokratoj kaj liberaluloj. Faritis reiro al kapitalisma ekonomia sistemo kio komence provokis grandan kvanton da senlaboruloj. Kelkaj branĉoj (sonorilfarado, tekstilproduktato) tute ĉesis.

Komerco kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En Apolda troviĝas multaj etaj kaj mezaj entreprenoj. Tradiciaj metioj estis la produktado de trikaĵoj kaj maŝintrikitaj fabrikaĵoj kiel ankaŭ la sonorilmuldado.

Al la plej gravaj vidindaĵoj nombriĝas la renesancstila urbodomo (16-a jarcento) ĉe la belega kaj grandega foirplaco. La ekde la 12-a jarcento menciita komunumo ricevis la urbajn rajtojn en la 13-a jarcento. Menciindas krome interesa Muzeo pri sonoriloj kaj la fama Artodomo de Apolda. La urbo iĝis fervoja centro post la konstruo de impona viadukto tuj okcidente de la stacidomo de Apolda. Pri juda vivo en Apolda kaj la ĉirkaŭaĵoj informas la ekspozicioj en kaj la agadoj de Prager-domo. La plej granda kirko estas la protestantisma Luter-preĝejo.

Monaĥejo Sankta Gotardo (Kloster St. Gotthard zu Heusdorf) estis klostro de la benediktaninoj en Heusdorf, urbokvartalo nordeosta de Apolda, nun tie troviĝas la entrepreno Thiel Planen & Netze.

Luter-kirko (germane: Lutherkirche) estas relative moderna kaj granda protestantisma preĝejo kies konstrustilo estas novgotika.

Preĝejo Sankta Marteno (germane: Martinskirche) estas luteranisma kirko, kies unuaj mureroj datumas el romanika tempo. Belas ankaŭ la nuna kulturcentro kaj administracia filio Kastelo Apolda.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Krom stacidomo ĉe la fervojlinio inter Naumburg (Saale) kaj Eisenach ekzistas ekde 1909 neniam ĉesinta aŭtobusservo inter Apolda kaj Jena.

Urbopartoj[redakti | redakti fonton]

La urbon hodiaŭ konsistigas 9 kvartaloj:

  • urbo historia Apolda
  • Herressen-Sulzbach
  • Nauendorf
  • Oberndorf
  • Oberroßla
  • Rödigsdorf
  • Schöten
  • Utenbach
  • Zottelstedt

Personoj rilataj al Apolda[redakti | redakti fonton]



[[Kategorio:Apolda|!]