Monaĥinejo Heusdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Iama ekonomia ejo de la klostro

Monaĥejo Sankta Gotardo (Kloster St. Gotthard zu Heusdorf) estis klostro de la benediktaninoj en Heusdorf, urbokvartalo nordeosta de Apolda, Germanujo. Ĉe Florian-Geyer-strato, la malmulto da restintaj ejeroj de la komplekso, troviĝas la entrepreno Thiel Planen & Netze. Proksime estas bushaltejo samnoma.

Historio[redakti | redakti fonton]

La monaĥinejo fonditis en 1123. Laŭlegende benediktanoj travivis proksime de ne tro fora kapelo miraklon de la Virgulino. Danke al multaj donacoj ĉefe de la senjoroj de Isserstedt kaj de la Schenken-oj kaj Vitzthum-oj de Apolda la tuto evoluis al grava grundposedanta organizo en la regiono. Post Reformacio kaj sekulariĝo ĝi ŝanĝiĝis je la administradujo Amt Heudorf kun ofica sidejo en la ejoj de la eksa monaĥinejo.

La arĥitekto Gottfried Heinrich Krohne planis inter 1736 kaj 1739 alikonstruon je triala ensemblo.[1] En la kuro de realigo kelkaj klostreroj ja forigitis.[2] En la 1680-aj jaroj naskiĝis novaj alikonstruideoj: sed ŝanĝo ekz. je plezurkastelo neniam venis.[3] En 1845 multaj partoj malaperis dum la konstruo de la fervoljlinio inter Erfurto kaj Naumburg (Saale). Post 1945 la restaĵoj denove suferis profundajn ŝanĝojn tiel ke krom kelkaj ekonomiaj domoj ne plu konserviĝis.

Amt Heusdorf[redakti | redakti fonton]

La ekde 1536 ekzistanta administra unio Amt Heusdorf enhavis la iamajn grundojn klostrajn kaj la jenajn vilaĝojn:

  • Heusdorf
  • Nauendorf (novfondiĝo de 1124)
  • Schöten
  • Herressen
  • Stiebritz (komplete ne antaŭ 1544)
  • Lichtendorf (apud Stiebritz; nuntempe forlasita loko)
  • Oberkösnitz (forlasita loko)

Krome Amt Heusdorf komisiitis pri la landsuverena administrado de la urbo Apolda mem.

Aparteno[redakti | redakti fonton]

  1. Duklando Saksio-Vajmaro
  2. de 1603 ĝis 1672: Duklando Saksio-Altenburg
  3. de 1672 ĝis 1690: Saksio-Jena
  4. de 1544 ĝis 1595: familio de Denstedt
  5. de 1643 ĝis 1647: senjoroj de Witzleben
  6. ekde 1691: Amt Kapellendorf kun financa aŭtonomeco
  7. ekde 1818: Amt Roßla (escepte de Stiebritz kiu ekpartis ĉe Amt Dornburg)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wilhelm Rein: "Heusdorf", ĉe Wilhelm Rein: Thuringia Sacra. Urkundenbuch, Geschichte und Beschreibung der thüringischen Klöster. II. Ettersburg, Heusdorf und Heyda, Weimar 1865, p. 35-67 kaj 113-254
  • Paul Mitzschke: Aus dem Heusdorfer Klosterleben, ĉe: Neues Archiv für Sächsische Geschichte und Altertumskunde, Bd. 19 (1898), p. 339–349
  • Rudolf Diezel: Die Ämterbezirke in Sachsen-Weimar seit dem 16. Jahrhundert. Eine verwaltungsgeschichtlich-topographische Untersuchung, ĉe: Zeitschrift des Vereins für Thüringische Geschichte und Altertumskunde, Beiheft 27 (1943), p. 65–66
  • Thomas Waschke: Sankt Gotthard zu Heusdorf. Die Geschichte eines Benediktinerklosters in Thüringen, Apolda 1993

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hans Patze, Walter Schlesinger: Geschichte Thüringens: Kunstgeschichte und Numismatik in der Neuzeit, Böhlau, 1979 [1]
  2. Hans-Herbert Möller: Gottfried Heinrich Krohne und die Baukunst des 18. Jahrhunderts in Thüringen, B. Hessling, Berlin, 1956, p. 67 [2]
  3. Heiko Laß: Jagd- und Lustschlösser des 17. und 18. Jahrhunderts in Thüringen. Michael Imhof Verlag, 2006, ISBN 3-86568-092-5, p. 279, 324.
51.034520211.5366426