Bierfarejo de Apolda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bierfarejo de Apolda
negocobierfarejo vd
Dum 1887 - nekonata/nuntempe
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
Sidejo Apolda
Lando Germana Demokratia Respubliko
TTT Oficiala retejo
vdr
bierfarejo de Apolda; fone supre staras la Kastelo Apolda
pruvilo ke biero el Apolda trinkatas eĉ en Arnstadt

Vereinsbrauerei Apolda estas sendependa mezgranda bierfarejo fondita en la 1887-a jaro en Apolda, Germanujo. En 2018 produktis 50 dungitoj ne tute 94 milojn da hektlitro da biero.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Tradicio bierfara en Apolda dokumente postflareblas ĝis 1440. Tiam bierkoncernaj rajtoj de la Kastela bieno kaj de la municipo donitis al kelkaj eroj de la burĝaro. En 1710 la urbokernanoj unuiĝis en societo kies ekzemplon sekvis poste la periferianoj. En 1826 la asesoro Börner sukcese ligis ambaŭ komunumojn. Ekde 1830 la ĝenerale ekonomia ekfloro tekstilfara kaj la instalo de fervoja stacidomo bonis ankaŭ por la bierfaristoj. Ekde 1844 per diversaj kontraktoj eblis iĝi memstara bierfarejo kaj en 1872/73 kreis 46 bierfarrajte privilegiitoj la kooperativon Städtische Braugenossenschaft zu Apolda, Karl Kürschner & Co.. Ekfiguro en la komercregistro venis 1884. Ekde 1860 evoluis konkuranta entrepeno de la Fratoj Bohring.

En la 1.10.1887 kunfandiĝis la du firmaoj kaj la akcia kompanio eknomiĝis Vereinsbrauerei Apolda AG. La ĉi-rilata solena ceremonio faritis en la 8.8.1888.

En 1952 la komunistoj de GDR kreis de la tuto popolproprietan entreprenon kaj la nova nomo estis tiam VEB Vereinsbrauerei Apolda. Fina perdo de memstareco venis en 1969 kiam oni devis iĝi parto de la erfurta kombinato VEB Getränkekombinat Erfurt. Post Turniĝo venis en la 31.5.1991 reprivatiĝo.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • ekde 1995: DLG-Gold Prämierung (ĉiujare)
  • ekde 2002: Brauring-Gütesiegel (ĉiujare)
  • 2003: federacia meritkruco por la longara afergvidanto kaj kunkompaniano Günter Ramthor
  • 2007: ormedalo ĉe European Beer Star por la speco Apoldaer Festbock
  • 2014: Premium Award (***) por la speco Apoldaer Glockenpils fare de International Taste & Quality Institute de Bruselo

Marko-specoj[redakti | redakti fonton]

  • Apoldaer Diamant Extrapils
  • Apoldaer Festbock
  • Apoldaer Glocken Hell
  • Apoldaer Glocken Pils
  • Apoldaer Hefeweizen
  • Apoldaer Hefeweizen alkoholfrei (senalkohola)
  • Apoldaer Hefeweizen Dunkel
  • Apoldaer Premium Pils
  • Apoldaer Radler
  • Apoldaer Schloßberg Dunkel
  • Apoldaer Schloßberg Hell
  • Apoldaer Schloßberg Stark
  • Apoldaer Schwarzer Esel (nigra biero; ĝi antaŭe fabrikitis en la Bierfarejo de Eisenach)
  • Apoldaer Spezial Domi
  • Apoldaer Tradition
  • Apoldaer Wanderbursche (limonadbiero - la biero estas nefiltrata!)
  • Apoldaer Wandermädel (limonadbiero kun ribo-flavo)

Banalaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ekde jardekoj unuigatas du specoj rekte kun la grava sonorilmulda tradicio de la urbo: Apoldaer Glocken-Hell[2] kaj Apoldaer Glocken-Pils[3] konatas bone eĉ ekstere de Apolda. Troviĝas sonoriloj ankaŭ sur multaj malnunaj kaj nunaj bierboteletikdeoj.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Apoldaer Brauerei: Plus bei Bierabsatz".[rompita ligilo] Ĉe: TA, 13.1.2019 - Fine de la 2020-a jaro laboris tie 49 uloj.
  2. bierprezento
  3. bierprezento
  4. germana katalogo pri bierbotelaj etikedoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.02184111.511966