GDR-muzeo (Apolda)
| GDR-muzeo | ||||
|---|---|---|---|---|
Muzea barako en Apolda kun raviga retrospektivo je la vivo dum GDR-tempoj.
| ||||
| Koordinatoj | 51° 1′ 38″ N, 11° 31′ 13″ O (mapo)51.02722222222211.520277777778Koordinatoj: 51° 1′ 38″ N, 11° 31′ 13″ O (mapo) | |||
| ||||
Rekte malantaŭ Artodomo de Apolda troviĝis en barako la daŭra ekspoziciego Olle DDR (laŭvorte: Freneza GDR), en Apolda, Germanujo (Bahnhofstraße 42).
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi malfermiĝis en la 1.10.1999. Fermiĝo necesis en la 29.6.2020 pro nesolventeco de la tenadanta societo EURATIBOR el Erfurto. Apogis tiu ĉi projekton la distriktestrejo de Weimarer Land kaj la federacia laborperada agentejo. Klopodoj plue elmontri la interesajn objektojn fariĝis.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Invitatas je promeno tra ĉiutaga vivo en Germana Demokratia Respubliko (GDR): estiĝis vera muzeo kun ĉ. 15.000 objektoj. Celo estas kaj provoko de ridetoj kaj de pripensado de vivo en komunisma ŝtato.
Ne malmultaj objektoj saviĝis de historiemuloj el rubujoj, en Apolda kaj en multaj aliaj lokoj kie similaj muzeoj ekzistas. Ensceniĝis loĝejaj kaj laboraj spacoj (kuirejo, dormoĉambro, infana ĉambro, fabrikmedicinista laborejo, KONSUM-aĉethaleto, distriktestra buroo). Ĉiujare organiziĝis ankaŭ po unu speciala, nedaŭra elmontrado.
Inter la 24-a de januaro kaj 11-a de septembro 2022 videblis elekto de objektoj el la muzeobarako en la tre malfora Sonorila kaj urba muzeo.[1]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Etinformoj sur tutturingia porturisma eventpaĝaro Arkivigite je 2022-01-29 per la retarkivo Wayback Machine
- "Lebenszeichen der Museumsbaracke Olle DDR". TA, 11.4.2021
- "DDR Museum Apolda - Eine wunderschöne Sammlung mit DDR-Gebrauchsgegenständen". Jutubo, 2017
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ pri la ensonorilmuzee provizora montrado - kaj ĝeneralaj informoj pri la estiĝo/daŭrigo de ĉi projekto]



