Linoleumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Frederick Walton 1833 - 1928

Linoleumo estas materialo, el kiu produktiĝas stabila supra tavolo de plankoj en domoj.

Laŭ Francisko Azorín Linoleumo estas Premita teksaĵo, dense ŝmirita per juta, korka k. linolea miksaĵo, uzata por kovri plankojn; oni uzas ĝin ankaŭ en la moderna prestekniko.[1] Li indikas etimologion el la latina linum + oleum (lino + oleo). Kaj li aldonas la terminon Linoleumografio.[2]

La materialo enkondukiĝis dum la jaro 1863 fare de Frederick Walton, kaj dum la sekvaj 100 jaroj estis malmultekosta kaj tre multe uzata konstrumaterialo. Tamen dum la 1950-aj jaroj aliaj, pli novaj plastaj materialoj por plankoj iĝis pli modaj, kaj same repliuziĝis naturaj plankokovraĵoj el ligno, ŝtono kaj argilaĵo.

Linoleumo konsistas el polimerizita linoleo (tial la nomo), el kolofonio, tre fajnaj korkeroj kaj ligneroj, titanoksido, koloroj kaj teksaĵo el juto. La ĉefa avantaĝo de la materialo estas granda rezisto kontraŭ oleoj, grasoj kaj gudro. Tamen la materialo malbone rezistas kontraŭ alkaloj, kaj krome ne bone eltenas daŭran influon de akvo, tial ne taŭgante por plankoj de banĉambroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 128.
  2. Azorín, samloke.