Masakro de Sabra kaj Ŝatila

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memoraĵo en urboparto Sabra en suda Bejruto

La masakro de Sabra kaj Ŝatila estas internacie konata masakro kiu okazis en septembro 1982 dum la Libana milito de 1982, en la palestinaj rifuĝejoj de Sabra kaj Ŝatila, antaŭurbo de Bejruto en Libano. La masakro estis farita de kristana paramilita organizaĵo kontraŭ palestinaj civiluloj. La situo estis ĉirkaŭata de la israela armeo, kiu estis aliancano de la kristanoj, kaj multaj homoj akuzis Israelon havi respondecon pri la okazaĵo. Tamen, la estroj de la israela armeo ĉiam neis ke ili sciis pri kio okazis ene de la rifuĝejoj, kaj la rolo de Israelo en la masakro estas ankoraŭ akre diskutita.

La masakro okazis en la kunteksto de la Libana civila milito, kiu komencis ĉirkaŭ la fino de la sepdekaj jaroj, en kiu multaj etnaj grupoj de Libano batalis unu kontraŭ la alia. La Palestinanoj kutime batalis kontraŭ la kristanoj de Libano. La israelanoj invadis Libanon en 1982, kun la oficiala celo forpeli la OLP (Organizaĵo por la Liberigo de Palestino) el la lando. Por tio la israelanoj alianciĝis kun la kristanaj paramilitaj grupoj, nomataj "Falanĝistoj" de la Maronita eklezio. En septembro, la Israela armeo, estrita de Ariel Ŝaron kiel defendministro, petis al la Falanĝistoj eniri la tiel-nomatajn Palestinajn "refuĝejoj"n de Bejruto, kaj aresti la membrojn de la OPL por transdoni ilin al la Israelanoj. La "refuĝejoj" ne estis klasikaj refuĝejoj kun tendoj, sed simple malriĉaj kvartaloj kie vivis Palestinanoj kiuj devis eskapi de Israelo jardekojn antaue, ĉefe en 1948.

La 16-an de septembro, la Falanĝistoj sub la ordonoj de Elie Hobeika, eniris la du "refuĝejoj"n de Sabra kaj Ŝatila, dum la Israelanoj jam kaptis la ĉefurbo Bejruto. Dum la postaj du tagoj, la Falanĝistoj masakris multajn civiluloj en la refuĝejoj, dum ne estis multe da batalado, ĉar ili murdis, stumpis ĉefe civilulojn (infanojn, aĝulojn, virinojn) kaj sekse perfortis virinojn. Laŭ kelkaj fontoj, la Israelanoj kelk-foje malpermesis al Palestinanoj eliri de la kampoj, kaj lumigis la kampojn per lumraketoj dum la nokto por helpi la Falanĝistojn.

Ne estas klare kiom da homoj mortis en la masakro, sed kalkuloj varias de 700 ĝis 3500. Dum la postaj tagoj, la masakro estis priskribita en la amas-komunikiloj de la tuta mondo, kaj ĝi kreis multe da kolero kontraŭ la israelanoj. Laŭ kelkaj komentistoj, la ĵurnaloj kaj la televidoj estis iom tro pretaj kulpigi la israelanojn antaŭ ol ilia respondeco estis pruvita, kaj oni ofte apenaŭ menciis la Falanĝistojn en la internaciaj ĵurnaloj, donante la impreson ke la israelanoj mem rekte kulpis pri la masakroj. Aliaj komentistoj konstatis ke la masakro de Sabra kaj Ŝatila tute ne estis ekcepta okazaĵo en la kunteksto de Libano, sed tamen ĝi altiris amason da atento ĉar Israelo estis envolvita.

En Israelo estis granda publika ŝoko pro la masakro, kaj la 25-an de septembro de 1982, 300 000 israelanoj manifestaciis en Tel-Avivo, postulante respondojn pri kio okazis. La manifestaciantoj reprezentis 10% de la tuta Israela loĝantaro. Tuj poste, la israela registaro kreis enketkomisionon por priserĉi ĉu la israela armeo respondecis pri la masakroj. La registara komisiono, nomata la Komisiono Kahan, alvenis al la konkludo ke la estroj de la israela armeo ne rekte faris la masakrojn, sed tamen ili sciis ke masakro estis okazanta, kaj ne faris ion por ĉesigi ĝin. La Komisiono konsilis ke la eksa ĝeneralo Ariel Ŝaron estu devigata demisii de la pozicio de ministro pri defendo, kaj efektive li estis devigata forlasi la postenon. Tamen, dudek jaroj poste li fariĝis la ĉef-ministro de Israelo.

Elie Hobeika, la estro de la kristanaj Falanĝistoj kiuj mem faris la masakron, poste fariĝis parlamentano kaj finfine ministro en Libano, sed en 2002 li estis mortigita en atenco.