Diskuto:Babin Jar

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la teksto ankoraŭ ruĝe indikiĝas ke mankas du personaj biografioj de individuaj ĉefrespondeculoj, kaj unu speciala unuo de sekreta armea polico de la nazia armeo. Fakte fari proprajn artikolojn pri ĉiuj militkrimuloj de la intertempe 80 jarojn pasinta Dua Mondmilito probable superŝarĝas la etan grupiĝon de regulaj esperantlingvaj redaktantoj (estas tre multaj militkrimoj kaj koresponde multegaj militkrimuloj), konsiderante ke ankaŭ estas nuntempaj militkrimuloj kaj krome ankaŭ aliaj temoj, tial mi pensas ke pli ĝeneralaj temoj kiel tiu ĉi pli taŭgas por dece kovri la temon. Sed iritas min ke iu militkrima grupiĝo en la teksto nur menciatas per mallongigo OUN, sen ruĝa ligilo, sen klarigo, nur tri "nudaj" nigraj literoj. Pri tiu grupiĝo fakte ekzistas artikolo e-lingva, la teksto Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj, kaj ĝin interligi en la teksto kostas limigitan laboron. Tion mi ĵus faras. ThomasPusch (diskuto) 15:16, 16 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Konsiderante ke la memorloko ekde 33 jaroj apartenas al sendependa ŝtato Ukrainio, kies ŝtata lingvo estas la ukraina, kaj ankaŭ antaŭe apartenis al la Ukraina SSR, kies precipa lingvo estis la ukraina, kvankam pro komplezo al la gvidantoj de Sovetunio en Moskvo kaj venigitaj multaj laboristoj el aliaj partoj de Sovetunio la rusa tiam, ĝis 1990, havis statuson de dua lingvo, mi opinias juste movi la artikolon de esperantigo de la rusa nomo, Babij Jar, al esperantigo de la ukraina nomo, Babin Jar. Tio havas nenian politikan motivon, nur reflektu la nunan situacion en Kievo. ThomasPusch (diskuto) 12:58, 17 nov. 2023 (UTC)[Respondi]