Walenty Badylak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walenty Badylak
Persona informo
Aliaj nomoj Szymon
Naskiĝo 21-an de decembro 1904 (1904-12-21)
en Krakovo
Morto 21-an de marto 1980 (1980-03-21) (75-jaraĝa)
en Krakovo
Mortokialo sinbruligo
Tombo Batowice Cemetery
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Memorigilo Walenty Badylak
Okupo
Okupo bakisto
vdr

Walenty Badylak (naskiĝis en 1904, mortis la 21-an de marto 1980 en Krakovo) – soldato de Pola Enlanda Armeo kaj de Kedyw (Gvidantaro de Flanka Atako), pensiiĝinta krakova bakisto, kiu alkroĉis sin per ĉeno al hidranto ĉe la urboplaco de Krakovo, sinverŝis benzinon kaj sinbruliĝis. Lia ago estis protesto kontraŭ prisilentado, fare de regopovoj, de la masakro de Katin.

Informoj pri lia morto aperis nur en loka gazetaro, en tre supraĵa formo, oni diris pri morto de psike malsana pensiulo. Malgraŭ tio loĝantoj de Krakovo surloke de la evento starigis fajrujojn kaj metis florojn - forigataj nokte de nekonatoj - kaj kantis religiajn kantojn.

Ankoraŭ antaŭ la Aŭgusto 1980 organizitan agadon por memorigi oferon de Walenty Badylak entreprenis opoziciistoj de Krakovo, i.a. de Kristana Komunumo de Laboristoj, Konfederacio de Sendependa Pollando kaj Studenta Komitato de Solidareco.

Lian agon memorigis en 1990 memortabulo, kiun malkovris nepo de Walenty, pastro Wojciech Badylak. En 2004 la hidranto estis renovigita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Mirosław Lewandowski, Maciej Gawlikowski: Prześladowani, wyszydzani, zapomniani... Niepokonani (Persekutataj, mokataj, forgesitaj... Nevenkeblaj) Volumo 1. ROPCiO kaj KPN en Krakovo 1977-1981. Krakovo: DAR-POINT Leszek Jaranowski, 2009. ISBN 978-83-927061-1-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Mariusz Majewski - Badylak. Viva torĉo dislumiganta la veron pri Katyń[rompita ligilo]