Ryszard Siwiec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sinbruligo en la Stadiono de Dekjariĝo en Varsovio, la 8-an de septembro 1968

Ryszard Siwiec (naskiĝis la 7-an de marto 1909 en Dębica, mortis la 12-an de septembro 1968 en Varsovio) - soldato de Pola Enlanda Armeo, filozofo, librotenisto el Przemyśl. Protestante kontraŭ invado en Ĉeĥoslovakion fare de la armeoj de la Pakto de Varsovio faris sinbruligon la 8-an de 1968 dum tutlanda rikoltofesto en la Stadiono de Dekjariĝo en Varsovio en ĉeesto de partigvidantoj, diplomatoj kaj 100 miloj da spektantoj.

En la centa naskiĝdatreveno de Ryszard Siwiec la loĝantoj de Dębica, de kie li devenis, omaĝis al li. Alvenis diplomatoj de najbaraj landoj, aŭtoritatoj de Ĉekarpata Provinco kaj de la urbo, kaj ankaŭ la familio, filino Elżbieta kaj filo Wit Siwiec.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ edukiteco filozofo - diplomito de Universitato al Johano Kazimiro en Lvovo, soldato de la Pola Enlanda Armeo. Post la Dua Mondmilito li rifuzis labori kiel instruisto ne volante partopreni komunisman doktrinigon de junularo. Li akceptis laboron kiel librotenisto, krome enspezante per bredado de kokinoj kaj kultivado de ĝardeno. Li posedis kvinon da geinfanoj.

Ago de sinbruligo[redakti | redakti fonton]

Dum jaroj sur privata tajpilo li skribis kaj multobligadis flugfoliojn subskribante ilin Johano Polo. La invado al Ĉeĥoslovakio kun partopreno de pola soldataro konvinkis lin ke oni devas skui konsciencon de samlandanoj. Formon de memmortigo per sinbruligo li elektis probable influe al similaj membruligoj de budhanaj monaĥoj (Thích Quảng Ðức), protestantaj tiam kontraŭ la milito en Vjetnamio. Antaŭ sia iro por rikoltofesto al Varsovio li prilaboris testamenton kaj surbendigis kontraŭkomunisman mesaĝon. Finis ĝin la vortoj:

Ho homoj, se ankoraŭ bruletas en vi fajrero de homaraneco, de homaj sentoj, rekonsciiĝu! Ekaŭdu mian krion, la krion de griza, ordinara homo, filo de la nacio, kiu propran kaj fremdan liberecon ekamis super ĉio, super propran vivon, rekonsciiĝu! Ankoraŭ ne estas tro malfrue!

Veturante trajne al Varsovio li skribis al sia edzino adiaŭan leteron, kiu post la membruliĝo estis transprenita el poŝto de Sekurecservo kaj konsekvence la letero atingis ŝin nur post 22 jaroj.

Amata Manjo, ne ploru. Ŝparu la fortojn, ilin vi bezonos. Mi certas, ke ĝuste por tiu ĉi momento mi vivis la 60 jarojn. Ekskuzu, ne eblis alie. Por ke ne pereu vero, homeco, libero mi pereas, kaj tio estas pli malgranda malbono ol morto de milionoj. Ne veturu al Varsovio. Al mi jam neniu povos iel ajn helpi. Ni alproksimiĝas al Varsovio, mi skribas en trajno, tial iom malorde. Estas al mi tiom bone, mi sentas trankvilon internan, kiel neniam en la vivo.

Antaŭ ol li superverŝis sin per brullikvaĵo li disĵetis al homamaso flugfoliojn kun protesta alvoko. Brulante li kriis Mi protestas kaj ne permesis estingi flamojn. Mortis post 4 tagoj en Varsovio, en la Hospitalo en kvartalo nomata Prago rezulte de brulvundoj (pli ol 85% da korposurfaco).

Surbendigo de Pola Filma Kroniko en kiu oni vidas membruligon de Ryszard Siwiec kaj ties „arestigon’’ de ordigaj servoj: http://www.youtube.com/watch?v=syXBAbE_tik&feature=related

Lia protesto estis prisilentita de ĉiuj oficialaj amaskomunikiloj. Al senperaj atestantoj Sekurecservo altrudis opinion ke Siwiec estis psike malekvilibra.

Preskaŭ jarduonon pli poste en ĉefurbo de Ĉeĥoslovakio en Prago sur la Venceslaa Placo proteste al la invado bruligis sin ĉeĥa studento, Jan Palach. Palach ŝajne ne sciis pri la protesto de Siwiec, ĉar la unuan informon pri ties ago oni diskonigis nur aprile 1969 (preskaŭ 4 monatojn post la morto de Palach) en pola disaŭdigo de la Radio Libera Eŭropo.

Memoro pri la ago de Siwiec[redakti | redakti fonton]

En 1981 la familio de la mortinto propramone eldonis broŝuron priskribantan lian agon. En 1991 reĝisoro Maciej Drygas pretigis dediĉitan al Siwiec filmon Aŭskultu mian krion, kiu poste en Berlino ricevis premion Felix dum trarigardo de dokumentaj filmoj. Oni utiligis en ĝi sekretigajn pli frue fotojn de Pola Filmo-Kroniko. Nur tiu ĉi filmo enkondukis en kolektivan konscion de poloj la silueton de Siwiec.

En 2001 Prezidento de Ĉeha Respubliko Vaclav Havel atribuis postmorte al Ryszard Siwiec la ordenon de la unua klaso de Tomáš Garrigue Masaryk. La 19-an de aŭgusto 2003 li estis postmorte distingita per la Kruco Komandora de Ordeno de Renaskiĝo de Pollando (familio de la mortinto rifuzis akcepton de tiu insigno de la Prezidento Aleksander Kwaśniewski la 4-an de septembro 2003). La 4-an de septembro 2006 dum nacia festotago de Slovakio ambasadoro de tiu lando Frantiŝek Ruziĉka transdonis al la manoj de Wit Siwiec, filo de la mortinto, donitan postmorte Ordenon de Blanka Duobla Kruco de la 3-a klaso.

Oni entombigis lin en Przemyśl sur Transsana Tombejo. La enteriga ceremonio, kvankam la plej granda en historio de la urbo, ne fariĝis politika manifestacio. Dum ĝia trapaso agentoj de SB - Sekurecservo, disvastigadis flustroklaĉojn, ŝajnigantaj ke Siwiec estis alkoholulo aŭ psika malekvilibrulo.

Junie 1991 Konsilantaro de Urbo Przemyśl ekdecidis por ke la nova ponto, konstruita en loko de la malnova pendanta, portu la nomon de Ryszard Siwiec.

La 5-an de februaro 2009 per lia nomo estis nomita unu el stratoj en ĉeĥa ĉefurbo Prago, ĉe kiu estas Esplora Instituto pri Totalismaj Reĝimoj (ekvivalento de la pola Instituto pri Nacia Memoro). Tio estas unusola strato al Ryszard Siwiec, ĉar en Pollando ĝis 2009 simila strato mankas. Solena malkovro de la strato kun la nomo okazis la 13-an de februaro 2009. La 7-an de marto 2009 en centa datreveno de la naskiĝo de Siwiec la Sejmo memorigis lin proklamante specialan rezolucion. La akto estis farita ĉeeste de la vidvino kaj ankaŭ ambasadoroj de Ĉeĥio kaj Slovakio. Aŭguste 2010 obeliskon memorigantan lian morton oni malkovris antaŭ la sidejo de Esplora Instituto de Totalismaj Reĝimoj en Prago.

La 5-an de majo 2012 apud Nacia Stadiono en Varsovio ĉeeste de ambasadoro de Ĉeĥio oni malkovris obeliskon omaĝe al Ryszard Siwiec. Steleo de malhelgriza ŝtono farita de Marek Moderau estas kopio de la obelisko de Prago. La varsovia monumentio staras ĉe la strato portanta nomon de Ryszard Siwiec — trapasanta inter Nacia Stadiono kaj fervoja surŝutaĵo. Pli frue apud enirejo al detruita Stadiono de Dekjariĝo troviĝis tabulo memoriganta la sinbruligon fiksita laŭ iniciato de "Tygodnik Solidarność" (Semanjrevuo Solidareco).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Petr Blažek, Živá pochodeň na Stadionu Desetiletí. Protest Ryszarda Siwce proti okupaci Československa v roce 1968. Praga 2008, 93 s. + CD.
  • Petr Blažek - Patrik Eichler - Jakub Jareš a kol., Jan Palach ´69. Praga 2009, 640 s.

Literaturo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Sinbruliginto Ryszard Siwiec - laŭ pollingva Vikipedio, tradukis Krzysztof Śliwiński, en: Pola Esperantisto, n-ro 5/2008

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]