Jan Palach
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Jan Palach | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de aŭgusto 1948 en Prago |
Morto | 19-an de januaro 1969 (20-jara) en Prago |
Mortokialo | sinbruligo |
Tombo | tombejoj de Olšany |
Lingvoj | ĉeĥa lingvo |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | Universitato de Karolo |
Profesio | |
Profesio | studento |
Memortabulo kreita de Olbram Zoubek laŭ la postmorta masko de Jan Palach
Jan Palach (naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1948 en Všetaty – mortis la 19-an de januaro 1969 en Prago) estis ĉeĥa studento de filozofio en Universitato de Karolo en Prago, kiu je protesto kontraŭ okupado de Ĉeĥoslovakio per armeoj de ŝtatoj de Varsovia pakto subgvide de Sovetunio (ekde la 21-a de aŭgusto 1968) la 16-an de januaro 1969 publike membruligis sin en la supra parto de la Venceslaa Placo en Prago. Tri tagojn poste, sekve de ampleksaj brulvundaĵoj li forpasis.
Memorigo[redakti | redakti fonton]
Nomon de Palach ricevis, malkovrita la 22-an de aŭgusto 1969 de elmigrinta ĉeĥa astronomo Luboš Kohoutek, asteroido - 1834 Palach.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Sinbruligo
- Praga printempo 1968
- Invado en Ĉeĥoslovakion
- Ryszard Siwiec
- Jan Zajíc
- Walenty Badylak
- Romas Kalanta
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Document sheds new light on Jan Palach’s suicide forty years on, ČRo 7, January 12, 2009 angle