Olbram Zoubek
Olbram Zoubek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de aprilo 1926 en Prago |
Morto | 15-an de junio 2017 (91-jaraĝa) en Prago |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio Ĉeĥio |
Familio | |
Edz(in)o | Eva Kmentová (en) |
Infanoj | Jasan Zoubek (en) , Polana Bregantová (en) |
Parencoj | Michal Bregant (en) (bofilo) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto grafikartisto instruisto vidartisto restorer (en) |
Verkoj | Monumento al la Viktimoj de Komunismo en Prago |
TTT | |
Retejo | https://www.artlist.cz/olbram-zoubek-929/ |
Olbram Zoubek (naskiĝis la 21-an de aprilo 1926 en Prago – mortis la 15-an de junio 2017 en Prago) estis unu el plej elstaraj nuntempaj ĉeĥaj skulptistoj. Li studis en Artmetia altlernejo en Prago kaj komencis sian karieron en 1951 per restaŭra laboro, specialigita pri renesancaj sgrafitoj kaj ŝtonaj plastikaĵoj. Lia originala stilo estas specifa per reduktita formo de liaj figuraj skulptaĵoj, elstara vertikaleco, malglata surfaco kaj aŭtora proksimeco al la antikva heredaĵo. Zoubek estas kreinto de postmortaj maskoj de Jan Palach kaj Jan Zajíc kaj Monumento omaĝe al viktimoj de komunismo en Prago, Petřín.
Li vivis en Prago kaj en Litomyšl. En la kastela kelaro de Litomyšl troviĝas daŭra ekspozicio dediĉita al lia vivo kaj verkaro (publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro, en vintra sezono laŭ interkonsento). Liaj statuoj estas prezentataj ankaŭ en apuda monaĥeja ĝardeno.
-
Monumento omaĝe al viktimoj de komunismo en Petřín
-
Memortabulo de Jan Palach kreita laŭ postmorta masko
-
Statuoj en monaĥeja ĝardeno en Litomyšl
-
Statuaro Tago, nokto kaj tempo en Prago 4-Háje
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Verkoj de kaj pri Olbram Zoubek en Nacia biblioteko en Prago
- Ekspozicio pri Olbram Zoubek en Kastela kelaro en Litomyšl Arkivigite je 2011-11-15 per la retarkivo Wayback Machine ĉeĥe, germane, angle
- Verkoj de Olbram Zoubek
- Fotogalerio de verkoj Arkivigite je 2012-08-28 per la retarkivo Wayback Machine en Gallery.cz