Olbram Zoubek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olbram Zoubek
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1926 (1926-04-21)
en Prago
Morto 15-an de junio 2017 (2017-06-15) (91-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioĈeĥio
Familio
Edz(in)o Eva Kmentová
Infanoj Jasan Zoubek • Polana Bregantová
Parencoj Michal Bregant
Okupo
Okupo skulptisto • vidartisto • instruisto • grafikartisto • restorer
Verkoj Monumento al la Viktimoj de Komunismo en Prago
TTT
Retejo https://www.artlist.cz/olbram-zoubek-929/
vdr

Olbram Zoubek (naskiĝis la 21-an de aprilo 1926 en Prago – mortis la 15-an de junio 2017 en Prago) estis unu el plej elstaraj nuntempaj ĉeĥaj skulptistoj. Li studis en Artmetia altlernejo en Prago kaj komencis sian karieron en 1951 per restaŭra laboro, specialigita pri renesancaj sgrafitoj kaj ŝtonaj plastikaĵoj. Lia originala stilo estas specifa per reduktita formo de liaj figuraj skulptaĵoj, elstara vertikaleco, malglata surfaco kaj aŭtora proksimeco al la antikva heredaĵo. Zoubek estas kreinto de postmortaj maskoj de Jan Palach kaj Jan Zajíc kaj Monumento omaĝe al viktimoj de komunismo en Prago, Petřín.

Li vivis en Prago kaj en Litomyšl. En la kastela kelaro de Litomyšl troviĝas daŭra ekspozicio dediĉita al lia vivo kaj verkaro (publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro, en vintra sezono laŭ interkonsento). Liaj statuoj estas prezentataj ankaŭ en apuda monaĥeja ĝardeno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]