Leon Ptasznik

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Leon Ptasznik (naskiĝis la 29-an de februaro 1896, mortis en 1940) – pola kapitano de infanterio, viktimo de la masakro de Katin.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filo de Franciszek. Post reakiro de sendependeco aniĝis al Pola Soldataro. Avancita ĝis grado de leŭtenanto de infanterio en 1927. Fine de la 20-aj jaroj estis profesia oficiro de la 23-a Regimento de Infanterio en garnizono en Volomimir-Volinskij (Volina provinco).

Poste avancita ĝis grado de kapitano de infanterio. Konsiliisto de la urbo Buĉaĉ. En 1939 plenumis funkcion de komandanto de la 2-a Kompanio „Włodzimierz” de Bataliono „Kowel” de Nacia Defendo.

Post germana invado en Pollandon kaj agreso de Sovetunio kontraŭ Pollando la 17-an de sepembro 1939 estis arestita de bolŝevikoj. En 1940 murdita de funkciuloj de NKVD. Lia nomo ektroviĝis sur t.n. Ukraina Listo de Katin publikigita en 1994. Viktimoj de tiu parto de la Katina krimo estis entombigitaj en malfermita en 2012 Pola Milita Tombejo en Kievo-Bykivnja.

Leon Ptasznik estis distingita per Arĝenta Merit-Kruco.