Andrzej Hałaciński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrzej Hałaciński
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1891 (1891-11-10)
en Skawina
Morto 10-an de aprilo 1940 (1940-04-10) (48-jaraĝa)
en Katyn
Mortis per mortopafo vd
Lingvoj pola vd
Alma mater Universitato Ekonomika de Krakovo vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andrzej Tadeusz Hałaciński pseŭdonomo „Rogoziński” (naskiĝis la 10-an de novembro 1891 en Skawina, mortis la 10-an de aprilo 1940 en Katin) – pola oficisto, diplomato, poeto, distriktestro, notario, aŭtoro de kantvortoj Ni, la Unua Brigado, legionano, subkolonelo de infanterio de Pola Armeo, kavaliro de la Milita Ordeno Virtuti Militari, viktimo de la soveta krimo de Katin.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Juneco kaj porsendependa agado

Filo de Eustachy Hałaciński (librobindisto) kaj Feliksa Rogozińska. Li finis Gimnazion je la nomo al Sankta Anna en Krakovo, kaj poste en 1913 tiean Komercan Akademion.

De 1908 ĝis 1910 estis membro de la Asocio de Aktiva Batalo, de 1911 ĝis 1914 de Pola Gimnastika Societo „Sokół” (Falko), kaj de 1912 Pafista Asocio (Dua Pola Pafista Teamo). Post studoj, de 1913 ĝis 1914 unu jaron soldatservis en volontula lernejo ĉe la 16-a Regimento de Infanterio de la aŭstria-hungara armeo.

Post eksplodo de la unua mondmilito estis vokita al la aŭstria-hungara armeo, kiun tamen ne eniris kaj komence de aŭgusto 1914 aniĝis al Polaj Legioj. Oni lin direktis al la 12-a pafista kompanio en la taĉmenton de Józef Piłsudski surpostene de plotonestro. La 9-an de oktobro 1914 en Jakubowice apud Ożarów Józef Piłsudski atribuis al li gradon de subleŭtenanto, tamen la grado ne estis agnoskita de la imperiestra kaj reĝa Komandejo de Polaj Legionoj. La 28-an de aprilo 1916 estis avancita al standardisto, kaj la 1-an de novembro 1916 - al subleŭtenanto.

Poste batalis en vicoj de la 5-a Regimento de Infanterio. Decembre 1914 partoprenis batalon de Łowczówek (distrikto Tarnów). La 20-an de marto 1915 iĝis komandanto de kompanio en kompletiga bataliono n-ro 1, kaj de la 20-a de majo ĝis la 27-a de junio 1916 provizore iĝis adjutanto de la bataliono. Li ankaŭ batalis en vicoj de la 7-a Regimento de Legia Infanterio. Kun legiaj soldataroj direktiĝis orienten. Julie partoprenis batalon de Kostiuchnówka (en antaŭa distrikto de Lucko), kie, pro apartaj meritoj defende de polaj pozicioj ricevis Militan Ordenon Virtuti Militari. Post retiriĝo de legioj el la fronto, Hałaciński en 1916 finis oficiran kurson de infanterio en Baranoviĉi. Post ĵuria krizo el julio 1917 kaj malfondo de la legioj, la 1-an de septembro estis enkorpigita al aŭstria-hungara armeo kaj ektroviĝis en Tirolo, kie soldatservis en la 1-a regimento de tirolaj pafistoj. En tiu ĉi periodo verkis sian unuan tekston de la kanto sub la titolo My, Pierwsza Brygada (Ni, la Unua Brigado). El la itala fronto fuĝis la 1-an de marto 1918, forveturante al Varsovio. Rezulte de denunco, pro la dizerto estis enprizonigita ĉe la placo Saski (dum la izoliĝo daŭrigis kreadon de de vortoj al la kanto de legioj). Post akiro de libereco engaĝiĝis en agadon de la Pola Militista Organizo, kadre de kiu aktivis en areoj de Kielce kaj Radom ĝis fino de oktobro. Fine de la milito transprenis komandon de la militista areo kaj urbokomandon en Sandomierz, kie gvidis malarmigon de aŭstroj kaj organizis unuajn formiĝojn de la polaj taĉmentoj en la regiono de Sandomierz kaj Opatów. Dum sia milita agado uzis pseŭdonomon „Rogoziński”.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Eligiusz Tomkowiak, Kawalerowie Virtuti Militari 1792-1945 (Kavaliroj de Virtuti Militari 1792-1945), volumo II (1914-1921) parto 2-a, Wydawnictwo Uczelniane Wyższej Szkoły Inżynierskiej, Koszalin 1993, p. 70-71, ISBN 83-900510-0-1
  • Lista oficerów Wojska Polskiego z lat 1914-1939. Andrzej Hałaciński (Listo de oficiroj de la Pola Militistaro el la jaroj 1914-1939. Andrzej Hałaciński) officersdatabase.appspot.com (fonto 1)