Opatów

| Opatów | ||
| Blazono | ||
|
| ||
| urbo | ||
|---|---|---|
| Genitivo de la nomo | Opatowa | |
| Provinco | Sanktakrucio | |
| Distrikto | distrikto Opatów | |
| Komunumo | Opatów | |
| Speco de komunumo | Urbo-kampa | |
| Urborajtoj | 1282 | |
| Koordinatoj | 50° 48′ N, 21° 25′ O (mapo)50.80521.424722222222Koordinatoj: 50° 48′ N, 21° 25′ O (mapo) | |
| Areo | 9,36 km² | |
| Loĝantaro | 6635 (en junio 2015) | |
| Loĝdenso | 740,6 loĝ./km² | |
| Poŝtkodo | 27-500 | |
| Telefona antaŭkodo | (+48) 15 | |
| Aŭtokodo | TOP | |
| TERYT | 3263406044 | |
| Estro | Krystyna Kielisz | |
| Titolo de estro | Urbestro | |
| Adreso de estraro | Plac Obrońców Pokoju 34 | |
| Poŝtkodo de estraro | 27-500 | |
| Komunuma retejo | http://www.opatow.um.gov.pl/ | |
Opatów estas historia urbo en la provinco aŭ historie vojevodio Sanktakrucio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Opatów kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Opatów. Fine de 2021 en la urbo vivis 6 154 loĝantoj sur areo de 9,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 657 loĝantoj/km².
Historio
[redakti | redakti fonton]Urborajtojn la loĝloko havas ekde 1282. Kiel la tuta historia vojevodio Sanktakrucio, ankaŭ la urbo post la dispartigoj de Pollando-Litovio en 1795 doniĝis al la Aŭstra imperio. En 1918 ĝi iĝis parto de la Dua Pola Respubliko, kaj kiel ĉie en centra Eŭropo, la loĝantoj forte suferis dum la Dua Mondmilito. Tiel ekzemple en junio 1942 en Skoszyn, proksime al Opatów, pafmortiĝis 5 personoj pro kaŝo de partizanoj. Post la milito Opatów apartenis al la Pola Popola Respubliko, komunisma ŝtato grandparte dependa de Sovetunio kaj fondinta membro de la Varsovia Pakto. En 1989 okazis ŝanĝiĝo de la reĝimo al parlamenta demokratio kaj reveno al merkata ekonomio.




