KARTA-Centro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
KARTA-Centro
emblemo
ne-registara organizaĵo • community archive • eldonejoarkivo
Komenco 1982 vd
Geografia situo 52° 12′ 22″ N, 21° 0′ 57″ O (mapo)52.20611111111121.015722222222Koordinatoj: 52° 12′ 22″ N, 21° 0′ 57″ O (mapo)
Lando(j) Pollando vd
Sidejo Ludwika Narbutta Street
Situo Varsovio
KARTA-Centro (Varsovio)
KARTA-Centro (Varsovio)
DEC
KARTA-Centro
KARTA-Centro
Map
KARTA-Centro
Ĉefestro(j) Alicja Wancerz-Gluza vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

KARTA-Centro (pole Ośrodek KARTA) estas pola fondaĵo (Fondaĵo de la KARTA-Centro), sendependa ne-registara organizaĵo kun statuso de la organizaĵo de publika bono, celanta al dokumentado kaj popularigado de la plej nova historio de Pollando kaj Mez-Orienta Eŭropo. La fondaĵo estas daŭrigo de eldonata ekde 1982 - samizdate dum la milita stato en Pollando - la revuo "Karta" . De julio 2004 la fondaĵo posedas statuson de la organizaĵo de publika bono. La KARTA-Centro ankaŭ disvolvas eldonan agadon (interalie la kvaronjaran historian revuon "Karta"). La KARTA-Centro iniciatis kreon de la Domo de Renkontoj kun Historio komencante ĝian agadon de la 17-a de septembro 2005 pere de malfermo de la ekspozicio „Oblicza totalitaryzmu” (Vizaĝoj te totalismo) – montranta spertadon de komunismo kaj naziismo – laŭ perspektivo de Pollando kaj ties najbaroj.

Kampoj de la agado[redakti | redakti fonton]

Arkivo de KARTA-Centro

Kolektoj de la arkivo:

  • Orienta Arkivo – sorto de la pola loĝantaro en Orientaj Limregionoj de la Dua Pola Respubliko kaj en Sovetunio post eksplodo de la dua mondmilito
  • Arkivo de Opozicio – socia rezisto kaj opozicio kontraŭ regopovoj en la jaroj 1944-1989
  • Arkivo de „Proksima Historio” – dokumentoj kolektitaj el pli ol 6750 konkursaĵoj pretigitaj de pli ol 11 724 lernantoj de supergimnaziaj lernejoj – priskribas eventojn en lokoj de ĉiuj regionoj de Pollando en la tuta 20-a jarcento
  • Foto-Arkivo – pli ol 190 000 fotoj el la periodo 1890-1990
  • Arkivo de „Parola Historio” – enhavas pli ol 2500 sonaj raportoj, surbendigataj en la jaroj 1987–2007, en tio pluraj videoj

Jarkvarona revuo „Karta”

Jarkvarona revuo „Karta” estas daŭrigo de fondita en 1982 dum la milita stato en Pollando en cirkonstancoj de konspiro, subtera revuo „Karta”, eldonata de la Fondaĵo KARTA-Centro. De 1991 (momento de validigo) aperis 68 numeroj.

Indekso de Persekutitoj

Indekso de Persekutitoj estas esplora programo de la KARTA-Centro (realigata de 1988), kadre de kiu oni laŭpersone dokumentas sortojn de ĉiuj polaj civitanoj persekutataj en Sovetunio en la jaroj 1939–1959. De 2002 la programo estas realigata sub patroneco de la Instituto pri Nacia Memoro kun apogoj de Ministerio pri Scienco kaj Informado kaj Fondaĵo favore al Pola Scienco. La datumbazo nombras pli ol 754 mil de vivpriskriboj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]