Marian Rejewski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Marian Rejewski, 1932

Marian Adam REJEWSKI (naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1905 en Bydgoszcz — mortis la 13-an de februaro 1980 en Varsovio) - pola matematikisto kaj kriptologo, kiu en 1932 rompis la ĉifron de Enigma, la plej grava ĉifranta maŝino uzata de hitlera Germanio. La sukceso de Marian Rejewski kaj kunlaborantaj kun li kriptologoj el Ĉifr-Oficejo, i.a. de Henryk Zygalski kaj Jerzy Różycki, ebligis al britoj legadon de ĉifrita germana korespondado dum la 2-a mondmilito, kio kontribuis al militvenko de aliancitoj.

En 1929 dum studado en la Universitato de Poznań Marian Rejewski estis direktita de profesoro Zdzisław Krygowski por sekreta kurso de kriptologio, kies organizanto estis Ĉifr-Oficejo de la Dua Fako de Ĉefa Stabo. Aŭtune oni kreis en Poznań la filion de Ĉifr-Oficejo, en kiu li kaj aliaj eklaboris. Post du jaroj la filio estis fermita kaj de la 1-a de septembro 1932 ĉiuj kriptologiaj laboroj estis translokitaj al varsovia Ĉifr-Oficejo de la Ĉefa Stabo de Pola Armeo. Jam dum kelkaj semajnoj Marian Rejewski laborante pri Enigma malkovris manieron prikabligi rotaciilojn de la germana ĉifrilo. Sekve kune kun studkolegoj Różycki kaj Zygalski prilaboris teknikojn ebligantaj regulan deĉifradon de ĉifritaj tekstoj. Lia kontribuo pri rompo de la kodo de Enigma konsistis en prilaboro de karto-katalogo kaj de ciklometro, kaj post ŝanĝo de kodmaniero en 1938 li projektis kriptologian bombon.

Kvin semajnojn antaŭ la agreso de Germanio al Pollando en 1939 Marian Rejewski kun teamo de aliaj kriptologoj kaj laborantoj de Ĉifr-Oficejo prezentis manieron deĉifrigi kaj la kopion de "Enigma" al reprezentantoj de la franca kaj brita armeaj spionejoj. Mallonge post komenco de la milito polaj kriptologoj foriris tra Rumanio al Francio, kie kunlabore kun francoj kaj britoj ili laboris pri deĉifrado de germana korespondado. Ili estis denove devigitaj foriri julie 1940 post kapitulaco de Francio, sed post kelkaj monatoj revenis al kontrolata de Reĝimo de Vichy parto de la lando por rekomenci sian laboron. Post invado de Germanio al suda Francio la 9-an de novembro 1942 Rejewski kaj Zygalski trairis Hispanion, Portugalion kaj Ĝibraltaron al Britio, kie ili eklaboris en radia establo de la Ĉefa Stabo de Komandanto de Polaj Armitaj Fortoj en Stanmore-Boxmoor apud Londono, plu laborante pri deĉifrado de malpli komplikaj germanaj ĉifroj. Post la dua mondmilito Marian Rejewski revenis en 1946 al Pollando, kie eklaboris kiel oficisto en fabrikoj de Bydgoszcz. Nur en 1967 li malkaŝis sian kontribuon al ĉifrorompo de Enigma kaj verkis rememorojn, kiujn li deponis en tiutempa Armea Historia Instituto.

Edukado kaj fruaj laboroj[redakti | redakti fonton]

Marian Rejewski naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1905 en Bydgoszcz (tiutempe en provinco de Poznań la urbo nomiĝis Bromberg). La gepatroj de Marian estis Józef, okupiĝanta pri tabak-komerco, kaj Matylda Thoms. Li finis Ŝtatan Klasikan Gimnazion en Bydgoszcz (nun la 1-a Ĝeneralkleriga Liceo) akirante abituron en 1923. Laŭvica grado de edukado estis Matematik-Naturscienca Fakultato de la Universitato de Poznań, kiun li finis la 1-an de marto 1929 kiel magistro pri filozofio.

Antaŭ diplomiĝo komence de 1929 li frekventis kriptologian kurson organizitan de Ĉifr-Oficejo de la Dua Fako de Ĉefa Stabo por studentoj de matematiko, kiuj parolis germane. Celo de la kurso estis sistema laboro kun utiligo de matematikaj metodoj, ĉefe kombinatoriko kaj probablokalkulo por rompado de modernaj germanaj ĉifrantaj maŝinoj. Rejewski kune kun studantaj kun li Henryk Zygalski kaj Jerzy Różycki kiel la unuaj el nemultaj sukcesis trapasi malfacilaĵojn de la kursoj sen ĉesigo de ilia ordinara stadado.

La 1-an de marto 1929 Marian Rejewski magistriĝis pri filozofio defendante diploman tezon: Prilabori teorion de la funkcioj duoble periodaj de la dua kaj tria genroj kaj montri ties aplikojn gajnante tre bonan pritakson. Post kelkaj semajnoj li ĉesigis kurson de kriptologio kaj foriris al Göttingen, kie komencis studojn pri statistiko matematika kaj asekura. Unu jaron poste, somere 1930 li rezignis plu studi en Germanio kaj akceptis postenon de asistanto en la Universitato de Poznań. En la sama tempo eklaboris, 12 horojn semajne, en la loka filio de Ĉifr-Oficejo, kiu troviĝis subtere sub Urbokomandejo, kie li deĉifris transprenitajn germanajn radiokomunikojn.

Somere 1932 la filio de Ĉifr-Oficejo en Poznań estis malfondita. De la 1-a de septembro 1931 Rejewski kune kun Zygalski kaj Różycki kiel civilaj oficistoj eklaboris en Ĉifr-Oficejo de la Ĉefa Stabo en Saski-Palaco en Varsovio.

La unua komisiita al ili tasko estis deĉifrigo de 4 litera ĉifro de la germana mararmeo Kriegsmarine. Komence la laboro iris tre malrapide ĝis transpreno de dupaĝa teksta korespondaĵo konsistanta el 6 grupoj da signoj kaj la respondo konsistanta el 4 grupoj da signoj. Kriptologoj prave deduktis ke la komunikaĵo koncernis demandon: Kiam naskiĝis Frederiko la 2-a, kun la respondo 1712.

Ĉifranta maŝino Enigma[redakti | redakti fonton]

Oktobre 1932, kiam laboroj pri kodo de Kriegsmarine ankoraŭ daŭris, Rejewski plej sekrete ekluktis kun ĉifro de nova germana maŝino Enigma I, kiun germanoj pli kaj pli ofte uzis por ĉifrigi korespondaĵon. La unua versio de Enigma, kiu ne posedis kablan transkunigilon estis deĉifrita de Ĉifr-Oficejo jam antaŭ 1931, sed provoj deĉifri Enigma I ne donis rezulton.

La ĉifranta maŝino Enigma estis elektromagneta aparato kun 26 premklavoj kaj aro da 26 lampetoj signataj de la literoj de latina alfabeto. (...)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gustave Bertrand – Enigma ou la plus grande énigme de la guerre 1939–1945 Parizo, Librairie Plon, 1973.
  • Gilbert Bloch – Enigma before Ultra: Polish Work and the French Contribution. Tradukis C.A. Deavours, Cryptologia, julio 1987, p. 142–155.
  • Zbigniew BrzezińskiThe Unknown Victors p.15–18, en la libro de Jan Stanisław Ciechanowski Marian Rejewski 1905–1980, Living with the Enigma secret. eldono 1-a Bydgoszcz City Council 2005 ISBN 83-7208-117-4.
  • Stephen Budiansky – Battle of Wits: the Complete Story of Codebreaking in World War II. Novjorko, The Free Press, 2000.
  • I. J. Good i Cipher A. Deavours – How Polish Mathematicians Deciphered the Enigma, Annals of the History of Computing, 3 (3), July 1981.
  • David Kahn – Łamacze kodów. Tajemnice kryptologii (Rompistoj de kodoj. Sekretoj de kriptologio), WNT 2004 ISBN 8-3240-2746-0
  • Władysław Kozaczuk – Enigma: How the German machine cipher was broken, and how it was read by the Allies in World War Two, redakto kaj traduko Christopher Kasparek University Publications of America, 1984 ISBN 0-89093-547-5.
  • Władysław Kozaczuk – A New Challenge for an Old Enigma-Buster. Cryptologia, 14 (3) julio 1990.
  • Jerzy Kubiatowski – Rejewski, Marian Adam, Polski słownik biograficzny (Pola biografia vortaro) volumo XXXI/1, Wrocław, Wydawnictwo Polskiej Akademii Nauk 1988, str.54–56.
  • John Lawrence – A Study of Rejewski's Equations. Cryptologia, 29 (3) julio 2005, p. 233–247.
  • John Lawrence – The Versatility of Rejewski's Method: Solving for the Wiring of the Second Rotor. Cryptologia, 28 (2) aprilo 2004, p.149–152.
  • John Lawrence – Factoring for the Plugboard – Was Rejewski's Proposed Solution for Breaking the Enigma Feasible?, Cryptologia, 29 (4) oktobro 2005.
  • A.P. Mahon – The History of Hut Eight: 1939–1945. Junio 1945, p.117, PRO HW 25/2, [1].
  • A. Ray Miller – The Cryptographic Mathematics of Enigma, 2001, [2].
  • Wojciech Polak – Marian Rejewski in the Sights of the Security Services, p.75–88 en la libro de Jan Stanisław Ciechanowski Marian Rejewski 1905–1980, Living with the Enigma secret. Bydgoszcz City Council 2005, ISBN 83-7208-117-4.
  • Marian Rejewski – An Application of the Theory of Permutations in Breaking the Enigma Cipher, Applicationes Mathematicae, 16 (4), 1980, p.543–559 (PDF).
  • Wywiad z Marianem Rejewskim (Intervjuo kun Marian Rejewski) en Richard Woytak – Werble historii Bydgoszcz, Związek Powstańców Warszawskich w Bydgoszczy 1999, ISBN 83-902357-8-1.
  • Hugh Sebag-Montefiore – Enigma: the Battle for the Code, Londono, Weidenfeld and Nicolson, 2000.
  • Simon Singh – The Code Book: the Evolution of Secrecy from Mary Queen of Scots to Quantum Cryptography, 1999 p.149–160, ISBN 0-385-49531-5.
  • Alan Stripp – A British Cryptanalyst Salutes the Polish Cryptanalysts, Aldono E en: Władysław Kozaczuk kaj Jerzy Straszak, Enigma – How the Poles Broke the Nazi Code, 2004, ISBN 0-7818-0941-X.
  • Gordon Welchman – The Hut Six Story: Breaking the Enigma Codes, Novjorko, McGraw-Hill, 1982.
  • Gordon Welchman – From Polish Bomba to British Bombe: the Birth of Ultra, Intelligence and National Security, 1 (1) januaro 1986.
  • Fred B. Wrixon – Codes, Ciphers, & Other Cryptic & Clandestine Communication: Making and Breaking Secret Messages from Hieroglyphics to the Internet, 1998, Black Dog & Leventhal Publishers, ISBN 1-57912-040-7, p.83–85.
  • Krzysztof Gaj – Szyfr Enigmy: metody złamania (Ĉifro de Enigma: metodoj de rompado) Wydawnictwo Komunikacji i Łączności, Warszawa 1989, ISBN 83-206-0793-0.
  • Zdzisław J. Kapera - Marian Rejewski pogromca Enigmy (Marian Rejewski venkisto de Enigma) The Enigma Press, Kraków-Mogilany 2005, ISBN 83-86110-60-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]