Stanisław Staszic

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanisław Staszic
Persona informo
Stanisław Staszic
Naskonomo Stanisław Wawrzyniec Staszic
Naskiĝo 6-an de novembro 1755 (1755-11-06)
en Piła
Morto 20-an de januaro 1826 (1826-01-20) (70-jaraĝa)
en Varsovio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Camaldolese Church vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj francapola vd
Loĝloko PiłaLeipzigGöttingenParizoVarsovio • Turobin vd
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ NaciojKongresa Pollando vd
Alma mater Kolegium Jezuickie w Poznaniu vd
Subskribo Stanisław Staszic
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupo lingvisto • poeto • geografofilozofotradukistogeologoverkistopolitikisto • romkatolika sacerdoto • transitional deacon • edukisto • politika verkisto • presbitero • education activist vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stanisław Wawrzyniec Staszic (naskiĝis la 6-an de novembro 1755, mortis la 20-an de januaro 1826) estis pola filozofo, politikisto, geologisto, pastro, poeto kaj skribisto.

Li estis unu el plej grandaj personoj de la klasikismo pola. Li estis tiel forte aganta sur pola menso persono, ke lia entombigo fariĝis la nacia manifestacio (dum la tempoj de okupacioj).

Li estis filo de la riĉaj urbanoj. Li naskiĝis en Piła en 1755 jaro. Lia edukado komencis en la historia skolo de sankta Mario Magdaleno (hodiaŭ Liceo de sankta Mario Magdaleno). Poste li studis en Leipzig, Gottingen kaj Parizo. Kiam li revenis al Pollando li fariĝis la prezidanto de la Asocio de Amantoj de Sciencoj (PTPN). En 1787 li publikigis anonime sian unuan filozofikan laboron- Uwagi nad życiem Jana Zamoyskiego (La rimarkoj sur la vivo de Jan Zamoyski)- kiel li antaŭrigardas finon de Pollando. Laŭ li la libereco estas la devo de volo de ĉiuj socianoj. Se la libereco estos forigita ĝi agos per multigo de la potenco de unu aŭ kelkaj homoj. La libereco estas plej alta valoro. Ĝi nutrigas socion, kiu estas la dua plej alta valoro. Staszic apogis por doni ĉiun potencon nur por popolo. Laŭ Staszic eduko estas la plej grava celo de nacio. Li do kreis sian propran socian kontrakton inspirante per la filozofio de Jean-Jacques Rousseau.

En la dua plej granda verko de Staszic- "Przestrogi dla Polski" (1790) (Antaŭmencoj por Pollando)- la aŭtoro montras la proksiman rilaton de socio kun juro natura. Staszic volas sekurigi Pollandon de aliaj despotuloj per kreo de la plej bona sistemo politika- nacia monarkio republika. Tiu monarkio apogus sur la potenco de aristokratuloj kaj urbanoj.

Staszic estis antisemitema kaj maltolerema. Li tamen kreis fortan sistemon filozofikan en politiko kaj plifortigis la fundamentojn de la pola sendependeco.

Stanisław Staszic estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.