Krakova Scienca Societo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krakova Scienca Societo
organizaĵo • erudicia societo
Komenco 1815 vd
Poste Akademio de Kapabloj vd
Lando(j) Pollando vd
vdr

Krakova Scienca Societo (pole: Towarzystwo Naukowe Krakowskie (TNK)) – ĝenerala scienca societo fondita en 1815 en Krakovo, en 1872 transformita al Akademio de Scipovoj (Akademia Umiejętności).

Krakova Scienca Societo estis fondita la 24-an de julio 1815 iniciate de Jerzy Samuel Bandtkie kun apogo kaj engaĝiĝo de tiutempa rektoro de Jagelona Universitato Walenty Litwiński.

De sia ekesto KSS strikte kunlaboris kun Jagelona Universitato, kies laŭvicaj rektoroj estis ĝiaj prezidantoj ĝis 1852.

En la jaroj 1815-1840 en KSS ekzistis ses fakultatoj: de teologio, juro, medicino, matematiko, literaturo kaj bieno, teknikaj sciigoj kaj ĉiaj artoj. Post 1840 la nombron de fakultatoj oni limigis al kvar. KSS gvidis viglan eldonan agadon. En la jaroj 1817-1872 eldonis "Rocznik Towarzystwa Naukowego Krakowskiego z Uniwersytetem Krakowskim Połączonego" (Jarlibro de KSS kun JU ligita). En 1852 suspendita. Reaktivigita en 1857 kiel Imperia-Reĝa Krakova Scienca Societo.

En 1872 estis transformita en Akademion de Scipovoj.

Prezidantoj de la Societo[redakti | redakti fonton]

  • Walenty Litwiński 1815-1821
  • Sebastian Girtler 1821-1823 i 1826-1831
  • Józef Załuski 1823-1826
  • Alojzy Rafał Estreicher 1831-1833
  • Karol Hube 1833-1835
  • Wincenty Łańcucki 1835-1837
  • Antoni Mikołaj Matakiewicz 1837-1839
  • Maciej Józef Brodowicz 1839-1841 i 1847-1848
  • Jan Kajetan Trojański 1841-1843
  • Leon Laurysiewicz 1843-1845
  • Adam Szymon Krzyżanowski 1845-1847
  • Józef Majer 1848-1852 i 1860-1872

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • J. Bieniarzówna, J.M. Małecki, Dzieje Krakowa. Kraków w latach 1796-1918 (Historio de Krakovo, Krakovo en la jaroj 1796-1918), Krakovo 1979, ​ISBN 83-08-00116-5
  • Piotr Köhler, Botanika w Towarzystwie Naukowym Krakowskim, Akademii Umiejętności i Polskiej Akademii Umiejętności. Botany at the Academic Society of Cracow, Academy of Sciences and Letters and the Polish Academy of Sciences and Letters (1815-1952). Krakovo 2002, p. 373, ​ISBN 83-88857-19-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]