Saltu al enhavo

Respubliko Krakovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Respubliko Krakovo,
Libera Urbo Krakovo
Origina nomo:
Rzeczpospolita Krakowska · Wolne Miasto Kraków
Republik Krakau · Freie Stadt Krakau
18151846 Aŭstra imperio 

historia lando • protektorato
Geografio
Respubliko Krakovo 1815-1846
Respubliko Krakovo 1815-1846
Ĉefurbo:
Areo:
1 164 km²
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
95,000 (1815)
Ŝtat-strukturo
Estiĝo:
Pereo:
aneksita de Aŭstra imperio
Antaŭaj ŝtatoj:
Respubliko de Ambaŭ Nacioj Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Dispartigoj de Pollando Dispartigoj de Pollando
Postsekvaj ŝtatoj:
Aŭstra imperio Aŭstra imperio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr
germanlingva mapo pri Kongresa Pollando dum la jaro 1815, flave: libera urbo Krakovo kaj libera urbo Dancigo
Aŭstra Galicio 1772-1918
The White Eagle, symbol of Polish statehood
The White Eagle, symbol of Polish statehood
Historio de Pollando
Polaj ŝtatoj:
Ŝtato de unuaj Piastoj (ĝis 1138)
Feŭda dispartigo (1138-1320)
Unuiĝinta Reĝlando (1320-1386)
Pola-Litova Unio kaj regado
de Jogajlidoj (1386-1569)
Respubliko de Ambaŭ Nacioj (1569-1795)
Dispartigita Pollando (1795-1918)
Kongresa Pollando (1815-1830)
Dua Respubliko (1918-1945)
Pollando dum la dua mondmilito
Pola Popola Respubliko (1945-1989)
Tria Respubliko (ekde 1989)
Vidu ankaŭ:
→Listo de reĝoj de Pollando
→Listo de prezidantoj de Pollando

La Respubliko Krakovo (germane Republik Krakau, la lingvo de la Aŭstra Imperio, pole Rzeczpospolita Krakowska) aŭ Libera Urbo Krakovo (germane Freie Stadt Krakau, pole Wolne Miasto Kraków) estis urboŝtato kreita per la Viena Kongreso de la jaro 1815. Ĝi ekzistis ĝis la jaro 1846 sub komuna protekto de la najbaraj ŝtatoj Aŭstra Imperio, Reĝlando Prusio kaj la Rusa Imperio. Tiuj tri ŝtatoj inter la jaroj 1772 kaj 1795 aneksis la feŭdan respublikon Pollando-Litovio. Dum la jaro 1807 Napoleono post armea venko super la ŝtato Prusio norde de Krakovo fondis la ŝtaton Varsovia Duklando, kiu post la Viena Kongreso iĝis Kongresa Pollando. Krakovo mem ekde 1772 estis pola limurbo, kiu sude tuŝis aŭstran Galicion, en 1795 ankaŭ ĝi iĝis aŭstra, ekde 1807 estis aŭstra limurbo, kiu norde tuŝis la napoleonan ŝtaton Varsovia Duklando, sed de 1809 ĝis 1815 estis anektita de ĝi.

La Libera Urbo Krakovo oficiale ekestis dum la 3-a de majo 1815 baze de kontrakto inter la tri potencoj. La urboŝtato havis 88.000 loĝantojn, kiuj grandparte estis poloj kaj katolikoj. La areo de la ŝtateto ampleksis 1.164 km². Per la kontrakto de 1815 la urbo samtempe ekhavis urban konstitucion. Urba deputita parlamento decidis pri leĝoj, kaj reganta senato el 12 membroj sub prezidento estis la urba registaro. Ekzistis jura kortumo de unua instanco, kaj apelacia dua jura kortumo. La jura sistemo baziĝis sur la Franca Civila Kodekso de Napoleono, kaj aldona komerca kaj puna leĝaro de Francio. Oficiala lingvo de la ŝtato estis la pola, pluaj lingvoj estis la jida, germana kaj rusa.

La respubliko estis sendogana zono kun komercaj rilatoj al Aŭstra Imperio, Reĝlando Prusio kaj la Rusa Imperio. La urba universitato havis la privilegion povi akcepti studentojn el ĉiuj tri landoj.

Dum la novembra revolucio de la jaro 1830 kaj 1831 la urbo estis bazo de la kontrabandado de armiloj en la najbaran ŝtaton Kongresa Pollando, kiu estis regita fare de la Rusa Imperio. Post la venko de la rusia armeo super la revoluciuloj la aŭtonomio de Krakovo estis limigita. Ekzemple la elekton de la senata prezidento post la jaro 1833 devis aprobi ĉiuj tri protektaj potencoj, kaj la urban policon ekkontrolis Aŭstra Imperio.

Inter 1836 kaj 1841 la urbo estis okupita de la armeoj de ĉiuj tri protektaj ŝtatoj. La senato iĝis dependa de la tri armeoj, kaj la sendependa jura sistemo de la urbo grandparte malinstaliĝis. Post sensukcesa urba ribelo de la jaro 1846 la urbo estis aneksita fare de la Aŭstria Imperio kaj dum la sekvaj 72 jaroj ĝis 1918 restis aŭstra.

La 31-a de julio 1847 en Lvovo (tiam Lemberg, nun Lvivo) estis pendumitaj organizantoj de kontraŭ-aŭstria ribelo de Respubliko Krakovo Józef Kapuściński kaj Teofil Wiśniowski.

Grandduklando Krakovo (1846-1918)

[redakti | redakti fonton]

Post la sensukcesa ribelo de 1846, la Aŭstra imperio aneksis la respublikon Krakovo kaj alinomis ĝin al grandduklando. La imperiestro de Aŭstrio (ekde 1867 de Aŭstrio-Hungario) estis tiel ankaŭ grandduko de Krakovo en persona unio. Por administraj celoj la formale memstaraj landoj "reĝlando Galicio kaj Lodomerio", "grandduklando Krakovo", "duklando Auschwitz" kaj "duklando Zator" estis kunigitaj al la administra unuo "reĝlando Galicio kaj Lodomerio kun grandduklando Krakovo kaj la duklandoj Auschwitz kaj Zator". (Vidu ankaŭ: Titolaro de la imperiestro de Aŭstrio.)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • A. Lewak, Rzeczpospolita Krakowska (Krakova Respubliko), en: Polska, jej dzieje i kultura. Od czasów najdawniejszych do chwili obecnej (Pollando, ties historio kaj kulturo. De la plej malnovaj tempoj ĝis la nuna momento), Varsovio 1927.
  • S. Grodziski, Rzeczpospolita Krakowska jej lata i ludzie (Krakova Respubliko, ties jaroj kaj homoj), Universitas, Krakovo 2012.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]