Kobrin (beloruseКобрын, poleKobryń, judgermaneקאברין, Kobrin, ruseКобрин) estas urbo en Bresta regiono, Belorusio, kaj estas la administrada centro de distrikto. Ĝia fervoja stacio troviĝas sur la linio Bresto - Homel. Ĝi estas aŭtovoja nodo. Laŭ la stato de 2025 en la urbo vivis 52 432 loĝantoj sur areo de 30,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 719 loĝantoj/km². La unuan fojon ĝi estis menciita en la jaro 1287.
9.10.1942: En Kobrin estis arestita pastro Jan Wolski - 6 tagojn poste, la 15-an de oktobro, kune kun vikario Władysław Grobelny, 2 rabenoj kaj pluraj pliaj judoj li estis pafmortigita.
En la urbo estas entreprenoj de maŝinkonstruado, manĝaĵproduktado, malpeza industrio, konstruaĵproduktado. Ĝi havas du hotelojn. La urbo estas turisma centro de nacia nivelo.