Saltu al enhavo

Vikipedio:Kiel uzi bildojn

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu paĝo klarigas la sintakson por enmeti bildon en Vikipedian artikolon. Bildoj por enmeti kutime troviĝas en la Vikimedia Kommunejo kaj kelkfoje ĉi tie en la Vikipedio. Fine en Vikipediaj artikoloj kutime troviĝas ligilo al Kommuneja kategorio, kiu rilatas al la enhavo de la artikolo.

Tipoj de dosieroj

[redakti fonton]

La plejmultaj dosieroj ĉe vikipedio estas bildoj. Sed tamen disponeblas ankaŭ videoj, sondosieroj kaj PDF:oj.

Du manieroj de alŝutado

[redakti fonton]

Estas du manieroj alŝuti dosieron (bildon, videon, sonon):

  • centre ĉe la komuna dosierdeponejo "Commons" (preferinde ĉiam kiam eblas)
  • loke ĉe la esperanta vikipedio (utilas nur por malliberaj dosieroj kiam prezentiĝas justa uzo)

Kvankam teknike eblas alŝuti ĉion loke, tio malpreferindas ĉar lokaj bildoj ne estas uzeblas far aliaj vikioj, eĉ ne esperantlingvaj, eĉ ne samtipaj do alia vikipedio. Ambaŭ metodoj postulas ensaluton.

Malliberaj dosieroj estas tolereblaj nur loke kaj nur sub certaj kondiĉoj de justa uzo. Malbona alŝuto aŭ uzo de mallibera dosiero rezultigas forigon de la dosiero kaj sekve ruĝan ligilon aŭ "truon" en la artikolo tiu uzis ĝin.

Centra alŝutpaĝo

[redakti fonton]

Aliru la alŝutan paĝon, (postulas ensaluton) kaj sekvu la instrukciojn.

Centra alinomado

[redakti fonton]

Dosierojn ĉe "commons" eblas alinomigi, sed tio postulas apartan iomete altan rajton permane disdonita far la administrantoj, do ne sufiĉas esti aŭtokonfirmita uzanto. Se okazas ke oni alŝutis dosieron kun malbona nomo, tiam, por minimumigi ĝenon:

  • oni tuj petu alinomigon, "peto de alŝutinto de ĵus alŝutita dosiero" sufiĉas kiel pravigo
  • oni nur post efektivigo de alinomigo ekuzu la dosieron
  • oni ne petu forigon
  • oni ne alŝutu saman aŭ tre similan dosieron denove sub alia nomo

Centra forigado

[redakti fonton]

Forigado de dosieroj ĉe "commons" postulas apartan altan rajton tie aŭ globale. Administrantoj de esperanta vikivortaro aŭ vikipedio ne aŭtomate rajtas forigi ĉe "commons". Se okazas ke oni neintence alŝutis dosieron kiun oni ne volis publikigi, tiam, por minimumigi ĝenon:

  • oni ne paniku
  • oni tuj petu forigon, "ne intencis publikigi, peto de alŝutinto de ĵus alŝutita dosiero" sufiĉas kiel pravigo
  • oni paciencu, forigo tre probable okazos post kelkaj minutoj ĝis tagoj

Loka alŝutado

[redakti fonton]

Ensalutinte, vi simple alklaku la ligilon "Alŝuti dosieron" en la flanka menuo. Ĉiam bonvolu skribi kelkajn vortojn pri la alŝutata dosiero: kion la bildo montras, kio estas la fonto (alia vikio, alia retejo, ...), kaj nepre specifu, sub kiu permesilo (kutime "justa uzo") vi publikigas tiun dosieron.

Trovi bildon

[redakti fonton]

Unue necesas, ke la bildo estu en Vikipedio aŭ Komunejo. Jen la ebloj:

  • Se la bildo jam ĉeestas en la Vikipedio (inkluzive de la aliaj lingvoj), bonege! Nur kontrolu, ĉu estas kopirajta marko en ĝia priskriba paĝo, kopiu ĝian nomon, kaj enmetu ĝin en via paĝo.
  • Se la bildo ĉeestas ĉe alia TTT-ejo aŭ en via komputilo, kaj vi havas aŭtoran permeson por aldoni la bildon al Vikipedio, ĉar vi estas la aŭtoro aŭ la bildo restis ekster kopirajto aŭ ĝia permesilo kongruas kun tiu de Vikipedio, vi devas alŝuti la bildon je la servilo de Vikipedio.
  • Se la bildo jam ekzistas en Vikimedia Kommunejo, vi ne bezonas alŝuti ĝin, sed simple povas uzi la Dosiero:-sintakson.
La emblemo de Vikipedio

Se vi trovis taŭgan dosieron, la kutima kodo por enmeti bildon estas la jena:

[[dosiero:dosieronomo.finaĵo|elektebloj|Priskribo]]

  • Dosieronomo.finaĵo estas la nomo de la dosiero. Do oni povas kopii la paĝonomon, kie vi trovis ĝin.
  • Oni povas enmeti plurajn elekteblojn aŭ neniun. La plej ofte uzata estas eta
    Atentu la usklecon! Ĉiu elekteblo komenciĝas per etlitero.
  • Priskribo, kiel el la nomo jam evidentiĝas, estas mallonga teksto pri la bildo.
  • Ĉiu elekteblo kaj la priskribo estas disigita per vertikala streko |

Por enmeti bildojn en viajn vikipaĝojn, uzu la markon Dosiero: en la teksto. La dekstra bildo de la Vikipedia emblemo estas atingebla per la jena kodo:

[[Dosiero:Wikipedia-logo-v2-eo.svg|eta|La emblemo de Vikipedio]]

Neuzante elekteblojn la bildo konservas sian originalan grandon. Ankaŭ priskribo ne povas aperi sub la bildo. Tiu maniero por enmeti dosieron estas nerekomendinda, ĉar precipe grandaj bildoj ĝenas la aspekton de paĝo kaj eble bezonas pli longe por alŝutiĝi. Do jen tabelo de elektebloj kaj aliaj manieroj aranĝi bildojn:

Kadro Pozicio Grando Pluraj Bildoj Aliaj
eta (thumb) maldekstra (left) px <gallery> class=noviewer
kadro (frame) centra (center) upright flankalflanke klarigo de koloroj
senkadra (frameless) dekstra (right) panoramaj bildoj
border neniu (none)

Se oni enmetas plurajn kadrajn parametrojn nur la unua aktiviĝas.

Arta bildo de Sedno

Estas eblo montri grandajn bildojn en artikoloj en malgranda kadro, kaj bildeto prezentanta lupeon ebligos vidi la bildon grandskale en la dosiera montrilo. La kodo por tio estas:

[[Dosiero:<nomo de la bildo>.finaĵo|eta|priskribo]]

La larĝo kaj pozicio de la bildo elektiĝos aŭtomate, konforme al la kontaj agordoj de la leganto. La apriora larĝo estas 220 rastrumeroj kaj ĝi aŭtomate aperas dekstraflanke.

Ekzemplo por la dekstra bildo: [[Dosiero:Artist's_conception_of_Sedna.jpg|eta|Arta bildo de Sedno]]

Se aŭtomata elekto ne povas esti kontentiga, eblas specifigi la pozicion kaj larĝon en la paĝo:

Nerekomendinda elekteblo, ĉar la bildo konservas sian originalan grandon kaj ne eblas aligrandigi ĝin.

senkadra

[redakti fonton]

Simile al la parametro eta sen rando suba teksto kaj aŭtomate aperante maldekstraflanke. Ĝi ankaŭ apriore grandas 220 px aŭ konforme al la uzantaj agordoj. Priskribo aperas tenante la muson super la bildo. Uzu pozicio-parametron por meti ĝin aliloken.

La japana flago
La japana flago

Per border aperas griza linio ĉirkaŭ la bildo. Tio precipe utilas por bildoj kun blankaj areoj. Sed ĝi havas kelkajn malavantaĝojn por esti regula flanka bildo: Sen parametro pri grando kaj pozicio ĝi aperus original-grande kaj je la maldekstra flanko. Sen pozicio-parametro la teksto ankaŭ ne alguiĝas al ĝi. Priskribo aperas tenante la muson super la bildo. Tiu parametro estas ekzemple uzata en la ŝablonoj Landonomoj kun flageto. Jen la kodo por la dekstra japana flago:

[[Dosiero:Flag of Japan.svg|border|150px|dekstra|La japana flago]]

Sen pozico-parametro bildo La japana flago aperas kiel ordinara signo en teksto. Tiu bildo estas 20 rastrumerojn granda.

L. L. ZAMENHOF

Ekzistas kvar parametroj por difini la pozicion de bildo en teksto: maldekstra, centra, dekstra kaj neniu. Ankaŭ eblas skribi maldesktre, centre kaj dekstre. Se oni skribas plurajn poziciajn parametrojn nur la unua aktiviĝas. Nur kun la parametroj maldekstra kaj dekstra teksto povas aperi apud la bildo. Kun la du aliaj teksto estas nur super kaj sub la bildo.

maldekstra/dekstra

[redakti fonton]

La kodo por la maldekstra bildo de Zamenhofo estas la jena:

[[Dosiero:zamenh16.jpg|eta|200px|maldekstre|L. L. ZAMENHOF]]

La parametro dekstra funkcias same.

Ekzemplo de centra bildo en la teksto Lorem ipsum. Kontraŭe al la maldekstra bildo de Zamenhofo teksto ne estas flanke de la bildo.

[[Dosiero:Artist's_conception_of_Sedna.jpg|200px|eta|centre|Arta bildo de Sedno]]

Lorem ipsum dolor sit amet, consectetur adipiscing elit, sed do eiusmod tempor incididunt ut labore et dolore magna aliqua. Ut enim ad minim veniam, quis nostrud exercitation ullamco laboris nisi ut aliquip ex ea commodo consequat. Duis aute irure dolor in reprehenderit in voluptate velit esse cillum dolore eu fugiat nulla pariatur. Excepteur sint occaecat cupidatat non proident, sunt in culpa qui officia deserunt mollit anim id est laborum.

Arta bildo de Sedno

Curabitur pretium tincidunt lacus. Nulla gravida orci a odio. Nullam varius, turpis et commodo pharetra, est eros bibendum elit, nec luctus magna felis sollicitudin mauris. Integer in mauris eu nibh euismod gravida. Duis ac tellus et risus vulputate vehicula. Donec lobortis risus a elit. Etiam tempor. Ut ullamcorper, ligula eu tempor congue, eros est euismod turpis, id tincidunt sapien risus a quam. Maecenas fermentum consequat mi. Donec fermentum. Pellentesque malesuada nulla a mi.

Kiel ĉe centra teksto aperas nur super kaj sub la bildo. Ĝi ĉiam estas maldekstraflanke. Ĝi utilas, kiam oni volas meti plurajn bildojn unu apud la alia.

Tre alta bildo kun la parametro upright=0.5

La parametro kadro malatentas ĉiun aligrandigon. Sen kadro-parametro aŭ per border eblas libere (mal)pligrandigi la bildon. La eta kaj senkadra parametroj ebligas nur malpligrandigon.

  • {nombro}px: difinas la maksimuman larĝon. La apriora larĝo estas 220px. Tio ne atentas la alton de bildo.
  • x{nombro}px: difinas la maksimuman alton. La larĝo rezultas el al formato.
  • {larĝo}x{alto}px: difinas kadron, kiun la bildo ne transpasas. La formato restas kiel la originala bildoformato.

Malavantaĝo de px estas, ke ĝi superskribas ĉiun propran preferon. Se iu en siaj preferoj difinias la aŭtomatan bildograndon al iu valoro la px-parametro superskribas ĝin. Por aligrandigi bildon pli bone taŭgas la upright-parametro

upright aligrandigas bildon per la donita faktoro. Ekzemple upright=2.0 duobligas la grandon de bildo. Atentu ke punkto estas dekuma disigilo! Tiu parametro utilas por bildoj, kiu estas tre alta aŭ tre larĝa. Sen tiu parametro altaj bildoj okupas mutle da spacon kaj je larĝaj bildoj oni malbone povas vidi ties enhavon. Por altaj bildoj estas nombro pli malgranda ol 1.0 rekomenda kaj por larĝaj bildoj pli granda nombro. Skribi nur upright egalas al upright=0.75. Jen la kodo por la bildo de la turo:

[[Dosiero:Dortmund Florianturm nachts IMGP8456.jpg|eta|upright=0.5|Tre alta bildo kun la parametro upright=0.5]]

Ĝi funkcias nur kune kun la kadro-parametroj eta kaj senkadra.

Grandaj kaj panoramaj bildoj

[redakti fonton]

Por grandaj bildoj (alta nombro da pikseloj en unu aŭ du dimensioj) ekzistas Ŝablono:Granda dosiero. Por 360aj panoramoj oni ne uzu la rektan sintakson [[Dosiero:..]], sed la ŝablonon {{PanoViewer}} kiu baziĝas sur servo "panoviewer.toolforge.org".

Pluraj bildoj

[redakti fonton]

Per <gallery> oni povas krei bildaron. Jen ekzemplo:

<gallery>
Dosiero:Pterois volitans Manado-e.jpg|''[[commons:Pterois volitans|Pterois volitans]]'' (Red Lionfish)
Dosiero:Flughahn.jpg|[[Image:POTY ribbon 2007.svg|25px]] ''[[commons:Dactylopterus volitans|Dactylopterus volitans]]'' (Flying gurnard)
Dosiero:Fishmarket 01.jpg|''[[commons:Semicossyphus pulcher|Semicossyphus pulcher]]'' (California Sheephead)
</gallery>

Oni ne bezonas la rektajn krampojn. Per parametroj oni povas ŝanĝi kelkajn ecojn de la bildaro. Vidu la MediaWiki-paĝon.

flankalflanke

[redakti fonton]
ordinara bildo
kun HTML

Kvankam <gallery> estas la pli bona maniero por montri plurajn bildojn flankalflanke, tio ankaŭ eblas per la <div>-parametroj class="tright"class="tleft". Por ambaŭ flankoj la aranĝomaniero estas la sama. Unue oni skribas la kodon por la flanka bildo sen <div> kiel regula bildo. Ĉiun bildon sekvante mezen oni aldonas ene de la jena kodo:

<div class="tright" style="clear:none">[[…]]</div>.

Oni bezonas la pozicio-parametron neniu kaj grando-parametron x{alto}px. Sen neniu la supraj randoj ne estas samnivela kaj per x{alto}px oni povas samgrandigi la bildojn.

Ekzemplo:

[[Dosiero:Anselm Feuerbach 005.jpg|eta|x150px|ordinara bildo]]
 <div class="tright" style="clear:none">[[Dosiero:Bepo Malnar iz Babičev, pripoveduje pred hišo 1950.jpg|eta|x150px|neniu|kun HTML]]</div>

class=noviewer

[redakti fonton]

Se oni alklakas bildon ĝi aperas pli granda en la dosiera montrilo. Tiam per la flankaj sagoj aŭ sagoklavoj oni povas vidi ĉiujn bildojn de artikolo. Ĉar etaj bildoj kiel el teksto aŭ tabelo ne utilas tie, oni povas forpreni ilin. La medalo estas forprenita per class=noviewer dum la flago ne estas.

La kodo por la medalo:

[[Dosiero:Gouden medaille.svg|20px|class=noviewer]]

Klarigo de koloroj

[redakti fonton]

Per la ŝablono Priskribo oni povas krei priskribon pri la koloroj en mapo.