Distrikto Piotrków
Aspekto
(Alidirektita el Distrikto Piotrkowski)
| Distrikto Piotrków | |||
| Pola nomo | powiat piotrkowski | ||
|
| |||
| distrikto | |||
|---|---|---|---|
| Provinco | Lodzio | ||
| Ĉefurbo | Piotrków Trybunalski | ||
| Kvanto de komunumoj: | |||
| urbaj | - | ||
| urbo-kampaj | 1 | ||
| kampaj | 10 | ||
| Urbeco | 7,08 | ||
| Areo | 1429.12 km2 | ||
| Loĝantaro | 90278 (en 2023) | ||
| Loĝdenso | 63/km2 | ||
| Aŭtokodo | EPI | ||
| TERYT | 1.10.13.10.00.0 | ||
| Estro | Stanisław Cubała (ekde kiam?) | ||
| Adreso de estraro | al. 3-go Maja 33 | ||
| Poŝtkodo de estraro | 97-300 | ||
| Telefono de estraro | 44 649-60-81 | ||
| Fakso de estraro | 44 647-66-19 | ||
| Retpaĝaro de distrikto | http://www.powiat-piotrkowski.pl | ||
La distrikto Piotrków - pole powiat piotrkowski - estas distrikto en la provinco Lodzio de Pollando. Ĉefurbo estas la samnoma urbo Piotrków Trybunalski aŭ mallonge Piotrków, kiu tamen ne apartenas al la distrikta teritorio, sed nur plene ĉirkaŭatas de ĝi. Fine de 2023 en la distrikto vivis 90 278 loĝantoj sur areo de 1 429,12 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 63 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la urbo Piotrków Trybunalski, distrikto Bełchatów, distrikto Pabianice, distrikto Lodzo orienta, distrikto Tomaszów kaj distrikto Opoczno.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]

