Ŝlesvigo-Holstinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Schleswig-Holstein)
Ŝlesvigo-Holstinio
Schleswig-Holstein

flago blazono
Nacia devizo: ''„Up ewig ungedeelt“ (eterne nedividite)
federacia lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kiel
Oficiala(j) lingvo(j) germana
Uzata(j) lingvo(j) germana; platdiĉa, nordfrisa, dana
Plej ofta(j) religio(j) protestantismo
Areo 15,731 km²
Loĝantaro 2 953 270 (decembro 2022) (31-a de decembro 2022)
Landokodo DE-SH
Plej alta punkto Bungsberg
Politiko
Politika sistemo demokratia respubliko, federacia lando de Germanio
Ĉefministro Daniel Günther (CDU)
Sendependiĝo disde prusia provinco 23-a de aŭgusto 1946
Ekonomio
vdr

Ŝlesvigo-Holstinio (germane Schleswig-Holstein [ŝlesviĥ holŝtajn], dane Slesvig-Holsten, nordfrise Slaswik-Holstiinj, platgermane: Sleswig-Holsteen) estas la plej norda federacia lando de Germanio, ankaŭ nomata "lando inter la maroj - Norda Maro kaj Balta Maro". Ĝi havas areon de 15 731 kvadrataj kilometroj kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 2 953 270 loĝantojn.

Ŝlesvigo-Holstinio limas norde al Danio, sude al Hamburgo kaj Malsupra Saksio, kaj sudoriente al Meklenburgo-Antaŭpomerio.

Ĉefurbo estas Kiel, aliaj urboj estas Flensburg, Husum, Lubeko, Geesthacht, Schleswig. Al Ŝlesvigo-Holstinio ankaŭ apartenas la insulo Helgoland.

Distriktoj (Kreise)[redakti | redakti fonton]

  1. Dithmarschen (HEI)
  2. Duklando Lauenburg (Herzogtum Lauenburg) (RZ)
  3. Norda Frislando (Nordfriesland) (NF)
  4. Orienta Holstinio (Ostholstein) (OH)
  5. Pinneberg (PI)
  6. Plön (PLÖ)
  7. Rendsburg-Eckernförde (RD)
  8. Schleswig-Flensburg (SL)
  9. Segeberg (SE)
  10. Steinburg (IZ)
  11. Stormarn (OD)

(en krampoj: la regionaj aŭtokodoj)

Eksterdistriktaj urboj[redakti | redakti fonton]

  1. Flensburg (FL)
  2. Kilo (KI)
  3. Lubeko (HL)
  4. Neumünster (NMS)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]