Diskuto:Ŝlesvigo-Holstinio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Landkreis: ĉu "subdistrikto" aŭ "distrikto"?[redakti fonton]

Nur en 5 el la 16 federaciaj landoj de Germanio (Baden-Virtembergo, Bavario, Hesio, Nordrejn-Vestfalio kaj Saksio) ekzistas "Bezirke", en la aliaj 11 ne: la sola administra unuo en la plejmulto de Germanio do inter "komunumo" respektive "urbo" kaj la "federacia lando" estas la "Landkreis" respektive "kreisfreie Stadt".

En Esperanto oni interkonsentis nomi la vorton "Landkreis" per 'subdistrikto', sendepende ĉu ekzistas distrikto "super" tiu subdistrikto, kaj sendepende de tio, ke la subdistrikto multe pli konatas ol la distrikto, ĉar ekzemple ĝi videblas sur ĉiu aŭtokoda ŝildo ... Supozeble estus saĝe interkonsenti, ke la "Landkreis" simple nomiĝu distrikto kaj la "Bezirk", en tiuj teritorioj kie ĝi ekzistas, distriktaro.

Ĉu???

ThomasPusch 18:47, 26. Jan 2007 (UTC)

PS:

Mi kompreneble ne volas dikti ion, sed diskutigi la temon, kaj proponas kunigi diskuton pri la temo sur la paĝo diskuto:Distrikto (Germanio).

Post iom da diskuto decidite favore al "distrikto" kaj "distriktaro".


Ankoraŭ alia temo: Dum mia aktivula vivo en la Esperanto-movado inter la jaroj 1978 kaj 1997 (kaj ankaŭ poste) mi neniam praktike vidis la uzon de la vorto Ŝlesvigo-Holstinio (kiel proponas PIV), sed ĉiam Ŝlesvig-Holstinio, sen centra "o" kaj iom pli simila al la germanlingva originalo ... kaj mi dum jardeko estris la centran oficejon de GEA plus starigis du oficejojn de GEJ, zorgante pri la membroj, lokaj grupoj, privataj kaj amaskomunikilaj informpetantoj el Ŝlesvig-Holstinio kaj organizis plurajn internaciajn renkontiĝojn tie... La esperantistoj el Baden-Virtembergo sukcesis defendi la por ili kutiman nomon de sia federacia lando malgraŭ la NPIV-a propono "Badenio-Vurtembergo": Paralele mi tre pledas por reoficialigo de la laŭ mi uzata vorto "Ŝlesvig-Holstinio" (kaj same cetere de "Rejnland-Palatinato" anstataŭ la vikipedie uzata "Rejnlando-Palatinato"). Ĝis decido pri tio mi tamen malgraŭ mia konvinko mem skribas laŭ la konvencio Ŝlesvigo-Holstinio.

ThomasPusch 13:31, 24. Feb 2008 (UTC)