Nacia Memor-Tago pri Viktimoj de Genocido farita de ukrainaj naciistoj kontraŭ civitanoj de Dua Pola Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nacia Memor-Tago pri Viktimoj de Genocido farita de ukrainaj naciistoj kontraŭ civitanoj de Dua Pola Respubliko (pole: Narodowy Dzień Pamięci Ofiar Ludobójstwa dokonanego przez ukraińskich nacjonalistów na obywatelach II Rzeczypospolitej Polskiej) – pola festo festata ĉiujare la 11-an de julio, dediĉita al memoro de la viktimoj de Volinia masakro kaj aliaj murdoj kontraŭ civitanoj de Dua Pola Respubliko farita de ukrainaj naciistoj dum la dua mondmilito, fiksita laŭ voĉdono de Pola Sejmo la 22-an de julio. La festo ne estas tago libera de laboro.

Historio de iniciato[redakti | redakti fonton]

En 2013 parlamentanoj de la kluboj de Juro kaj Justeco, Alianco de Demokrata Maldekstrularo kaj Solidara Pollando kun medioj de Orientaj Limregionoj strebis fiksi la 11-an de julio Memor-Tago pri Martireco de Limregionanoj.

La 7-an de julio 2016 Pola Senato, en „Voĉdono pri omaĝo al viktimoj de genocido farita de ukrainaj naciistoj kontraŭ civitanoj de la Dua Pola Respubliko en la jaroj 1939–1945” apelaciis al Pola Sejmo, starigi la tagon de la 11-a de julio Nacia Memor-Tago pri Viktimoj de Genocido farita de ukrainaj naciistoj kontraŭ civitanoj de Dua Pola Respubliko.

Enhavo de la voĉdono[redakti | redakti fonton]

En la voĉdono akceptita la 22-an de julio 2016 la Sejmo omaĝis al viktimoj de la murdoj kontraŭ civitanoj de la Dua Pola Respubliko (poloj, judoj, armenoj, ĉeĥoj kaj reprezentantoj de aliaj naciaj minoritatoj), faritaj en la jaroj 1943–1945 de ukrainaj naciistoj el Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj, Ukraina Ribela Armeo, SS-Galizien kaj aliaj formacioj, kaj ankaŭ esprimis dankemon al t.n. „justaj ukrainoj”, kiuj rifuzis partopreni murdojn kaj savis polojn. La Sejmo ankaŭ esprimis rekonon al soldatoj de Pola Enlanda Armeo, Limregiona Memdefendo, Kamparanaj Batalionoj, kiuj entreprenis heroecan batalon defende de minacita per atakoj civila loĝantaro. La parlamentanoj apelaciis ankaŭ al Prezidento de Pola Respubliko honorigi tiujn personojn per ŝtataj distingoj.

Termino[redakti | redakti fonton]

Por festotago oni elektis la 11-an de julio, de la datreveno de t.n. „Sanga dimanĉo en Volinio” de 1943, dum kiu en Volinio okazis la plej granda ondo de la murdoj de poloj.

Memormapo[redakti | redakti fonton]

De 2016 ĉe la Instituto pri Nacia Memoro kreiĝas bazo de polaj tomboj kaj memorlokoj en Orientaj Limregionoj. Krom Volinio, kie en preskaŭ 2000 lokoj troviĝas ĉ. 5000 mortokavoj, en Orienta Galicio (antaŭaj vojevodioj de Lvovo, Tarnopol, Stanisławów) estas samkvanta nombro da ili. Krome, kadre de t.n. Volinia masakro poloj estis murdataj ankaŭ en Lublinio kaj Polesio. Printempe 2017 ukrainaj regopovoj malpermesis elterigon de la viktimoj kaj serĉadon de la krimlokoj. Malgraŭ tio oni plu esploras arkivojn kaj serĉas atestantojn. Oni jam registris raportojn de ĉ. 3500 personoj kaj kolektis 225 volumojn da dokumentoj. Estontece la mapo estos atingebla rete.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • "Nasz Dziennik", 9-a de julio 2019, artikolo de Zenon Baranowski, Mapa pamięci (Memormapo), p. 1 kaj 3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]