Saltu al enhavo

San (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: San
San (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 444 km
Akvokolekta areo 16 700 km²
Averaĝa trafluo 124 m³/s
Fluo
Fonto Montoj Bieszczady
- Alteco super marnivelo 950 m
Enfluejo Vistulo (distrikto Stalowa Wola)
Geografio
Landoj Pollando
Regionoj Lviva provinco
Trairataj urboj Lesko, Sanok, Przemyśl kaj Stalowa Wola
Map
vdr

La rivero San estas rivero en la Orientaj Karpatoj, malgrandparte ekde 1945 en la lviva provinco de Ukrainio kaj pligrandparte en la Ĉekarpata provinco de sudorienta Pollando. Ĝi fontas en mezalta montaro Montoj Bieszczady kaj en la teritorio de la distrikto Stalowa Wola fluas en la riveron Vistulo. La rivero San estas 444 km longa kaj la akvokolekta areo estas 16 700 km² - el tio 2 500 km² estas en Ukrainio kaj la resto en Pollando. Pli grandaj urboj borde de la rivero estas Lesko, Sanok, Przemyśl kaj Stalowa Wola.

La rivera bordo estas pli-malpli la okcidenta limo de la lingvoregiono de tio kio inter la 12-a kaj 16-a jarcentoj iĝis la moderna ukraina lingvo, kaj sekve la rivero menciiĝas en la dua strofo de la poemo de Pavlo Ĉubinskij de 1862, kiu intertempe estas la himno de Ukrainio. La poemo cetere rapide ankaŭ ricevis melodion kaj orkestran akompanon, do iĝis himno, kaj unuafoje publike aŭdigis en koncerto de la urbo Przemyśl, borde de la rivero.