Slonim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

ISO

Slonim
St Andrew's Church, Slonim.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso urbo
Lando Belorusio
Regiono Hrodna
Poŝtkodo 231800 [+]
Retpaĝaro www.slonim.grodno-region.by/en/ [+]
Demografio
Loĝantaro 48 800 (2 010)
Loĝdenso 1 085 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 25°31′67″N 53°08′34″O  /  25.53528°N, 53.14278°O / 25.53528; 53.14278 (Slonim)Koordinatoj: 25°31′67″N 53°08′34″O  /  25.53528°N, 53.14278°O / 25.53528; 53.14278 (Slonim)
Alto 156 m [+]
Areo 46 km² (4 600 ha) [+]
Horzono UTC+3
Slonim (Tero)
DEC

Eraro: malvalida titolo en ligilo ĉe linio 2

Situo de Slonim
i1
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Slonim [+]
v  d  r
Information icon.svg

Slonim (beloruse - Слонім, ruse - Слоним. Urbo en Grodna regiono, Belorusio), estas la administrada centro de distrikto. Ĝia fervoja stacio apartenas al la linio Baranaviĉi - Vaŭkavisk. La loĝantaro estas 48800 homoj (stato: 2010).

De 1507 distrikta ĉefurbo de Grandprinclando Litovio, de 1569 de la Pola Respubliko.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1241 la fortikaĵo estis detruita de la armeo de Batu-ĥano, fondinto de Ora Hordo. Slonim en 1252 estis aneksita de Lev Daniloviĉ, kaj de 1258 regis ĝin litova princo Mendog, post kiu estis alligita al Litovio fare de duko Gediminas

En 1531 reĝo de Pollando Sigismondo la 1-a donis al la urbo magdeburgan juron, kaj reĝo Sigismondo la 2-a en privilegio eldonita en Vilno la 13-an de majo 1558 establis du dusemjnajn foirojn. De 1555 Slonim estis sidejo de pribienaj juĝejoj.

Post la dispartigoj de Pollando laŭ ukazo de Katerina la 2-a el la 14-a de decembro 1795 Slonim iĝis ĉefurbo de gubernio. Tamen jam en 1797 estis enkorpigita al litova gubernio, kaj en 1801 – al la grodna.

Slonim konkuris kun Vaŭkavisk pri la loko de ĝeneralaj sejmetoj, kiun elektis por la ĉefaj kunvenoj Stefan Batory en 1576. Per penado de Lev Sapieha, laŭ konsento de la reĝo Sigismondo la 3-a Vasa, en 1631 Sejmo fiksis la urbon loko de disputoj de litova sejmeto, kio signife disvolvis la urbon.

La urbo estas konata en Israelo pro dinastio de ĥasidaj rabenoj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Nombro de loĝantoj

  • 1817 – 2408 personoj, en tio 1340 kredantoj de judaismo
  • 1860 – 8203 personoj
  • 1867 – 10 166 personoj, en tio: 6801 kredantoj de judaismo, 1704 katolikoj, 1284 ortodoksuloj, 362 islamanoj, 15 protestantoj
  • 1878 – 15 351 personoj, en tio: 10 212 kredantoj de judaismo, 3058 ortodoksuloj, 1532 katolikoj, 492 islamanoj, 2 protestantoh
  • 1887 – 22 350 personoj, en tio: 18 381 kredantoj de judaismo, 2060 ortodoksuloj, 1484 katolikoj, 520 islamanoj
  • 1931 – 16 251, el kiuj deklaris kiel la gepatran lingvon: polan 8452 (52%), jidan kaj hebrean 6683 (41%)
  • 1975 – 34 000 personoj
  • 1995 – 53 100 personoj

Industrio[redakti | redakti fonton]

En la urbo estas pli ol 20 entreprenoj de maŝinkonstruado, metalprilaborado, meblarfabrikado kaj aliaj branĉoj de industrio. Ĝi estas turisma centro. La urbo estas antikva centro de teksado.

Konindaj personoj[redakti | redakti fonton]

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • В. Супрун. Загадкі слонімскіх замкаў // помнікі гісторыі і культуры Беларусі. - Мн. Полымя. - ISSN 0131-2669., №2, 1986 C. 18-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Słonim, en: Słownik geograficzny Królestwa Polskiego (Geografia vortaro de Pola Reĝlando),. volumo X: Rukszenice – Sochacze, Varsovio 1889.