Johano de Gerson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jean de Gerson)
Johano de Gerson
Persona informo
Jean de Gerson
Naskiĝo 13-an de decembro 1363 (1363-12-13)
en Gerson
Morto 12-an de julio 1429 (1429-07-12) (65-jaraĝa)
en Liono
Religio katolikismo vd
Lingvoj Mezepoka latinomeza franca vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo vd
Profesio
Okupo teologo • verkistofilozofoKanceliero • poeto vd
Aktiva en Parizo vd
Verkado
Verkoj Donatus spiritualis vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano de GERSON, latine Ioannes Gersoniusfrance Jean de Gerson (1363-1429) (n. en Rethel la 13-an de decembro 1363 - m. en Liono la 12-an de julio 1429) estis franca teologo kaj filozofo. Jean doktoriĝis pri teologio en Parizo en 1393. Jam fame konata, li sukcedis en 1395 kiel kanceliero de la universitato de Parizo al Pierre d'Ailly. Post la murdo de la duko de Orleano en 1408, li akuzis la dukon de Burgonjo, aŭtoro de la murdo kaj kondamnigis Jean Petit, lian defendanton. Lia firmeco manifestiĝis ankaŭ rilate al la eklezio: eĉ se lia sinteno estis radikala kontraŭ la doktrinoj konsiderataj kiel herezaj, kiel ekzemple en la koncilioj de Pizo kaj Konstanco, en kiuj li kontribuis por la morto de Jan Hus kaj de Ĥeronimo de Prago, energio li subtenis la rajtojn je memstareco de la Galikana Eklezio, batalis kontraŭ ĉia rilaksado de la ekleziaj moroj, pledis por la supereco de la koncilia povo de la epispokoj super la povo de la Papo kaj laborigis por meti finon al la Okcidenta skismo.