Nikolao Roerich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fotografio farita en 1940 - 1947

Nikolao ROERICH (ruse Николай Константинович Рерих (aŭ Рёрих) [Nikalaj Kanstantinoviĉ Reriĥ (Röriĥ); naskiĝis la 9-an de oktobro 1874, Sankt-Peterburgo, mortis la 13-an de decembro 1947 en Kullu, Barato/Hindio) estis rusa pentristo kaj verkisto. Li iniciatis la Roerich-pakton, pioniraĵon de la Haga Konvencio pri protekto de la kulturaĵoj dum armitaj konfliktoj kaj fondis kun sia edzino Helena Roerich la teozofian asocion Agni Yoga.

Vivo kaj efikoj[redakti | redakti fonton]

Lian familion vizitadis verkistoj, belartistoj kaj sciencistoj. Li mem, kiam li estis ankoraŭ infano, interesiĝis pri artoj (precipe pentrarto kaj arkitekturo) kaj sciencoj (ĉefe arkeologio). Siajn superajn studojn li faris en la Akademio de Artoj kaj – nur pro postulo de sia patro – en Jura Fakultato. En 1895, kiam li estis 21-jaraĝa, li ekkonis la gravajn rusajn komponistojn MusorgskijRimskij-Korsakov kaj Stravinski, kaj komencis ŝategi la klasikan muzikon. Li dediĉis sin - krom al pentrado - ankaŭ al skizado de scenejaj bildoj kaj kostumoj de pluraj operoj kaj baletoj. De 1899 ĝis 1901 li vojaĝis tra Eŭropo por viziti gravajn muzeojn kaj artajn centrojn, precipe en Berlino kaj Parizo (kie li restis dum unu jaro). Reveninte hejme, li edziĝis kun Jelena Ivanovna Ŝapoŝnikova (kiu poste nomis sin Helena). Li akiris larĝan publikecon en 1913, ĉar li formis kaj provizis kiel libretisto la baleton de Igor Fjodoroviĉ Stravinskij (La konsekro de la printempo).

En 1914 Nikolao kaj Helena legis librojn de la hinda – kaj hindua – filozofo Vivekananda, kiu ege influis ilian penson. En 1916 la familio transloĝiĝis al Finnlando, poste al Svedio kaj al Anglio. Tie ili ekkonis en 1920 la hindan poeton Rabindranath Tagore, kiu iĝis granda amiko de Nikolao, kaj ili membriĝis en la Teozofia Societo. La saman jaron ili transloĝiĝis al Usono, kie Nikolao pentris multe kaj fondis Instituton de Unuiĝintaj Artoj, Internacian Asocion de Pentristoj kaj Internacian Centron de Arto.

Vojaĝoj kaj vivo en Azio[redakti | redakti fonton]

En 1923 Nikolao, Helena kaj ilia filo Juri vojaĝis al Hindio (dum la alia filo, Svetoslav, restis en Usono, i.a. por zorgi pri la aferoj de sia patro). La triopo vizitis multajn kulturajn kaj religiajn centrojn kaj renkontiĝis kun multaj gravaj hindoj, en la kampoj de arto, scienco kaj religio. Ili volis ankaŭ eniri Tibeton, sed ne sukcesis. Ricevinte de la usona registaro permeson fari ekspedicion tra Centra Azio sub la usona flago, ili organizis tian ekspedicion, en kiu partoprenis pluraj homoj, sed nur la triopo la tutan tempon. Ili komencis ĝin en Kaŝmiro (nordokcidenta Hindio) en marto de 1925. La grupo faris esplorojn en la kampoj de geografio, historio, arkeologio, etnografio, artoj kaj religioj. I.a. ili trovis rarajn manuskriptojn kaj kolektis riĉan lingvistikan materialon. La karavano transpasis la Himalajon en norda direkto, iris ĝis Omsk en Rusio (de kie ĝi iris al Moskvo kaj kien ĝi revenis), transpasis la montaron Altajo kaj Mongolion (inkluzive la dezerton Gobio) kaj revenis tra la orienta Himalajo al norda Hindio. Dum 5 monatoj ĝi estis retenita de la tibeta registaro kaj devigita vivi en tendoj je temperaturoj de ĉirkaŭ 40 gradoj sub nul. Dum tiu periodo estis neniu kontakto kun la ekstera mondo, kaj oni konsideris la karavanon malaperinta. Dum la tuta ekspedicio mortis pluraj ĉevaloj kaj kelkaj homoj.

La aventuro finiĝis en 1928 (do ĝi daŭris 3 jarojn), kaj la familio Roerich setlis en norda Hindio (en la Valo de Kullu), kie ĝi fondis la “Himalajan Instituton pri Esploroj Urusvati” kaj faris esplorojn dum preskaŭ 20 jaroj.

Inter 1934 kaj 1935 Nikolao kaj sia filo Juri faris sciencan ekspedicion al Manĉurio kaj Mongolio.

Pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Nikolao pentris dum sia via ĉirkaŭ 7000 pentraĵojn (500 dum la ekspedicio tra Azio).

En la pentraĵa galerio de Novosibirsk troviĝas interesa kolekto de la bildoj de la pentristo. En la Lipecka artmuzeo troviĝas granda kolekto el liaj verkaĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pri aliaj reprezentantoj de la familio vidu: Roerich.