Haribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Haribo-uzinoj en Eŭropo

Haribo estas germana dolĉaĵfirmao, fondita en 1920 fare de Hans Riegel la maljuna. La ĉefsidejo estas en Bonn, do la firmao nomo estas simpla mallongigo de HAns RIegel BOnn.

Haribo faris la unuan gluecan bombonon en 1922 jam sub la nomo Gummibärchen (malgrandaj gluecaj ursoj). Post la morto de la uzinofondinto dum la Dua mondmilito la filo, kiu ankaŭ nomis Hans Riegel, transprenis la firmaon. Haribo vastigis ĝiajn operaciojn, transprenante multajn lokajn dolĉaĵfabrikojn en landoj ĉie en la mondo.

Haribo estas unu el la plej grandaj produktantoj de gluecaj kaj ĵelea dolĉaĵoj en la mondo. Ĝiaj produktoj plejparte konsistas el gluecaj ursoj, aliaj ĵeleodolĉaĵoj kaj gliciriza bombonaro. La firmao havas kvin fabrikojn en Germanio kaj 13 en la resto de Eŭropo, kaj vendoficejojn en preskaŭ ĉiu lando en Eŭropo, same kiel en Usono kaj Aŭstralio.

En la Landa muzeo en Koblenco kreitis migradekspozicio koncerne la historion de Haribo en 2006.


Sloganoj[redakti | redakti fonton]

La germana kaptaĵofrazo de Haribo estas "Haribo macht Kinder froh - und Erwachsene ebenso / Haribo feliĉigas infanojn - kaj plenkreskulojn same", en anglalingvaj landoj, ĝi utiligas la sloganon "Kids and grown-ups love it so – the happy world of Haribo / Infanoj kaj plenkreskuloj tiom amas ĝin: la feliĉan mondon de Haribo", en franclingvio la sekvon: "Haribo c'est beau la vie, pour les grands et les petits! / Haribo - belas la vivo, por granduloj kaj por etuloj!". La nederlanda versio "Haribo maakt kinderen blij - volwassenen horen ook daarbij / Haribo feliĉigas indanojn - plenkreskuloj ankaŭ apartenas al tio" relative proksimas al la germana originalo, dum la hispana "Haribo, dulces sabores para pequeños y mayores / Haribo, dolĉaj gustoj por etuloj kaj granduloj" kaj la itala "Haribo è la bontà che si gusta ad ogni età / Haribo estas la bonaĵo kiu gustas je ĉiu aĝo" estas pli liberaj tradukoj. Sume la sloganoj utiligitaj en diversaj lingvoj ĉirkaŭ la mondo ŝajnas esti variaĵoj de la sama temo, skribitaj por rimiĝi en la plej multaj lingvoj. La germanaj reklamanoncoj estas esprimitaj fare de Thomas Gottschalk ekde 1991.

Esencaj markoj ekstere de Germanujo[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj markoj de Haribo en Anglio estas Starmix, Tangfastics, Supermix kaj Maoam; Maoam estas la propra produktvico de delikataj dolĉaĵoj. Ili estis iam la distribuistoj de Pez-produktoj en Britio, sed tio jam ne estas la kazo. Haribo faras Pontefract-keksojn fabriko en Pontefract, Okcidenta Jorkŝiro, kaj aliaj lokoj. Fraise Tagada estas unu el la plej bone vendataj specoj en Francio. Alia Haribo-produkto estas Happy Cola.

Usona ĉeesto[redakti | redakti fonton]

Haribo-aĵoj estis importitaj en Usonon dum multaj jaroj fare de germanaj manĝimportistoj kaj venditaj ĉe germanaj kaj aliaj frandaĵaj butikoj ĉe "frandaĵaj prezoj", plejparte en groco. Hejme en Germanio, Haribo ne estis ekskluziva frandaĵa produkto, sed amasmerkata bombono. Kiam Haribo alvenis en Ameriko en la 1980-aj jaroj en Baltimore, Marilando, la gluecaj bombonoj de Haribo estis enkondukitaj tra apotekoj, nutraĵvendejoj, rabatmagazenoj, ktp. La enpakado estis tradukita en la anglan, kaj pakaĵpezoj estis adaptitaj por egali usonajn bombonajn prezojn kaj pakaĵograndecojn. Post kiam tio estis farita kaj Haribo-produktoj en Uson-stila enpakado estis lanĉitaj ĉe dolĉaĵoj kaj ŝikaj manĝaĵvendejoj montriĝis ke Haribo iĝis tre populara. Gluecaj ursoj iĝis tiel popularaj en Usono, ke Haribo en Germanio ne povis liveri sufiĉe da produkto, tiel ke la usona merkato baldaŭ estis inundita per germanaj konkurantoj kiel ekzemple Trolli kaj aliaj.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Haribo estis akuzita je uzado de juda punlaboro en ĝiaj fabrikoj dum 2-a Mondmilito, sed neas ĝin. Plie, Haribo venis sub gazetaran fajron por siaj sensukeraj Ursetoj kiu enhavas la sukeranstataŭaĵon Lycasin, kiu montris kaŭzi severan intestan aflikton ĉe konsumantoj oftaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Gumursoj

Fonto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas traduko de samtitola el la anglalingva Vikipedio. Tie troviĝas ankaŭ la ligiloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]