Thomas Gottschalk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Gottschalk
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1950 (1950-05-18) (73-jaraĝa)
en Bamberg
Lingvoj germana
Loĝloko MalibuWeßlingKastelo Marienfels
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Munkena universitato
Familio
Patro Hans Gottschalk
Patrino Rutila Gottschalk
Frat(in)oj Christoph Gottschalk • Raphaela Ackermann
Edz(in)o Thea Gottschalk
Amkunulo Karina Mross
Infanoj 2
Okupo
Okupo aktoro • televida prezentisto • scenaristo • radio-prezentisto • verkisto de nefikcio • ĵurnalistofilmreĝisoro • filmaktoro • filmproduktoro • televida produktoro • repisto
vdr
Gottschalk dum intervjuo en 2012

Thomas Johannes GOTTSCHALK (naskita en la 18-a de majo 1950 en Bamberg) estas germana radi- kaj televidgastiganto, distristo kaj aktoro. Li estas plej konata por aranĝado de la populara spektaklaro Wetten, dass..? (ĝis 2011) , kiu havis enorman sukceson en Germanlingvio. Ekde 1991 li faras reklamon por Haribo- dolĉaĵoj.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de advokato (kies familio estis el Opole), li frekventis la humanisman gimnazion en Kulmbach kaj studis historion kaj germanan filologion en Munkeno kaj iĝis diplomita mezlerneja instruisto. Sed baldaŭ li malkovris sian veran vivokupon: distro.

Kariero[redakti | redakti fonton]

De 1971, Gottschalk funkciis kiel sendependa kunlaboristo por la junulprogramo de la Bayerischer Rundfunk; en 1973, li iĝis responsulo por novaĵprogramo. En 1976, post mallonga kromvojo al la gazeto "Münchner Merkur", li iĝis regula kontribuanto ĉe Bayerischer Rundfunk kaj poste akiris popularecon kiel la faranto de la spektaklo Pop nach acht. Al li estis aljuĝita la Premio Kurt Magnus por "elstara inteligento" kiel radia programfaranto en 1978.

Ekde 1977, Gottschalk malkovris la televidon kaj faris la serion Telespiele. Komence dissendite nur sur la tria bavara landa kanalo, ĝi enkorpigitis en la tutgermanan kanalon ARD en 1980. De 1982 ĝis 1987, Gottschalk aranĝis la spektaklaron Na sowas sur ZDF kaj ricevis la premion Ora Kamerao por tio. Dum tiu periodo li ankaŭ ĉefrolis en pluraj germanaj komedioj kun aktoro Mike Krüger.

En 1987, Gottschalk anstataŭis Frank Elstner kiel amuzigiston ĉe Wetten, dass..? kaj estris la ludspektaklaron ĝis la 3.12.2001 kun nur mallonga interrompo de 1992 ĝis 1994 kiam gi transprenita de Wolfgang Lippert. Laŭdire, lia retiro de la spektaklo estis en rekta konekto kun grava akcidento kiu okazis dum la vetelsendo en decembro 2010. Konkursanto, juna gimnastikisto, estis paralizita disde la ŝultroj malsupren post esti trafita per aŭto dum riskagaĵo.

De 1992 ĝis 1995, Gottschalk ankaŭ aranĝis malfruan noktelsendon en televido sub la titolo Gottschalk Late Night, kio ne estis tro sukcesa. La serio gastigas en 1992 la konkurson Model '92, en kiu Heidi Klum estis la gajnintino kaj ricevis modeligan kontrakton kaj allogan premion.

Al Gottschalk estis aljuĝitaj kelkaj premioj por lia laboro krom tiuj menciitaj supre. Tio inkludas: "Telestar" en 1987, "Goldenes Schlitzohr" kaj "Goldenes Kabel" en 1991, same kiel "Goldene Feder" en 2001. Li ankaŭ ricevis tri Bambi-premiojn, kiujn li resendis en 1988 post disputo kun la eldonisto Burda. Tamen, en 2001, li ricevis honoran Bambi-premion kiun li akceptis. En 2012 Gottschalk kungastigis la spektaklon Das Supertalent.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Gottschalk estis edziĝinta al sia edzino Thea ekde 1976. Li havas du filojn, Roman kaj Tristan kaj unu nepon (naskita 2010). En novembro 2004, li aĉetis Kastelon Marienfels en Remagen kie li nuntempe vivas. Li havis duan loĝejon en Malibu ekde la komenco de la 1990-aj jaroj.

En 2007, Gottschalk ricevis eniron en la Guinness-libro de rekordoj, estinte prezentita en plej longa estante reklamanoncon havantan unu personon ĉar ekde 1991 li aperis en anoncoj por la dolĉaĵoj-firmao Haribo.

La 20-an de novembro 2008 li gajnis 1 milionon da eŭroj por bonfarado en famulversio de Kiu volas esti milionulo?. Gottschalk estas ekde la junuleco aktiva romkatoliko kaj membro de katolika studenta korporaciaro Cartellverband.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas traduko de samtitola el la anglalingva Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]