Stefano Báthori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri landestro. Por informoj pri la samnoma militestro, vidu la paĝon Stefano Báthori (militestro).
Stefano Báthori
Reganto de Transilvanio kaj Pollando-Litovio
Stefan Batory. Стэфан Баторы (1576).jpg
Antaŭulo vidu sube
Sekvanto vidu sube
Blazono de li kiel pola-litova reganto
Blazono de li kiel pola-litova reganto
Persona informo
Devena nomo Báthori István
Naskiĝo 27-an de septembro 1533 (1533-09-27)
en Șimleu Silvaniei
Morto 12-an de decembro 1586 (1586-12-12) (53-jara)
en Grodno
Mortokialo chronic kidney disease [#]
Tombo Wawel-katedralo, Krakovo [#]
Alma mater Universitato de Padovo [#]
Subskribo Stefano Báthori
Familio
Dinastio Báthory [#]
Patro Stephen VIII Báthory [#]
Patrino Catherine Telegdi [#]
Gefratoj Anna Báthory • Kristoforo Báthori • Andrew Báthory [#]
Edzino Anna Jogajlido [#]
Princo de Transilvanio Coat of arms of Transylvania.svg
Regado 15711576
Antaŭulo Johano Sigismondo Zápolya
Sekvanto Kristoforo Báthori
Reĝo de Pollando-Litovio Herb Rzeczypospolitej Obojga Narodow.svg
Regado 15761586
kun Anna Jogajlido
Antaŭulo Henriko
(Anna Jogajlido)
Sekvanto Sigismondo la 3-a Vasa
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg
Báthori István

BÁTHORI IstvánStefano Bátory [ba:tori] (naskiĝis la 27-an de septembro 1533 en Szilágysomlyó, Transilvanio, mortis la 22-an de decembro 1586 en Grodno, Pollando) estis princo de Transilvanio inter 1571 kaj 1575, kaj reĝo de Pollando-Litovio inter 1576 kaj 1586, kune kun sia edzino Anna Jogajlido, filino de reĝo Sigismondo la 1-a.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Stefano Báthori estis la suvereno de Transilvanio (1571–1586): li establis la pli-malpli memstaran landon. Dum lia regno la turkoj ne atakis Transilvanion, ĉar li ĉiujare precize pagis la imposton. Li subtenis la disvolviĝon de industrio kaj komercon, helpis la ekflorigo de minado. En 1571 li fondis en Kolozsvár jezuitan lernejon, kiu en 1576 ricevis universitatan rangon. En lia kortego de Gyulafehérvár restadis iom da tempo poeto Bálint Balassi (1554-1594).

En 1576 la pola nobelaro elektis lin, aldone al lia edzino Anna, reĝo de Pollando. Li estris sukcesajn manovrojn kontraŭ Rusio. Li sukcese ekfinis la longan livonian militon (1558–1582) (vidu pri nordiaj militoj), kaj ekhavis la grandan parton de la teritorio de la nuna Estonio kaj Latvio (Livonio). Ekde tiu ĉi milita sukceso la terura rusa caro daŭrigis siajn luktojn suden kaj orienten.

En 1579 li altigis la Jezuiton lernejon en Vilno kaj ĝi ricevis la titolon de universitato, kiu estis ĉe Respublika Pollando la dua akademio. Li fondis ankaŭ la universitaton de Vilno en 1579.