Luiz Gonzaga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Statuo de Luiz Gonzaga

Luiz Gonzaga (naskiĝinta la 13-an de decembro 1912 en Exu (Pernambuko), Brazilo; mortinta la 2-an de aŭgusto 1989 en Recife) estis kantisto, akordionisto kaj komponisto. Lia granda merito estis, diskonatigi la tipan muzikon de la nordoriento de Brazilo en la tuta lando.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Luiz Gonzaga alkreskis kiel filo de kamparano, kiu kutime ludis la sanfono. Jam junaĝe li instruis al si mem la ludon de akordiono, de sanfono kaj de zabumbo (iaspeca granda bastamburo), kaj li kantis je festoj kaj religiaj ceremonioj. Kiam li maldece enamiĝis en filinon el pli alta socia klaso, lia patrino – laŭ lia rakonto - preskaŭ mortbatis lin, pro kio li forlasis la gepatran domon definitive kaj por ĉiam.[1] Li trabatis sian vivon prezentante dum dancofestoj, kie li precipe ludis foroon.

En 1930 li ludis en armea muzikbando ĝis 1939. Post tio li decidiĝis loĝi en Rio-de-Ĵanejro kaj vivteni sin, ludante en trikejoj bolerojn, valsojn kaj tangomuzikon. En 1941 li gajnis per la muzikeco Vira e mexe la unuan premion je talentokonkurso de Ary Barroso. Kiam li konstatis, ke al almigrintoj el la brazila nordoriento en la metropolo Rio-de Ĵanejro ilia hejmregiona muziko, li enprenis ties tipajn stilojn kiel bajao, ŝaŝado, ĉamego kaj côco en sian repertuaron. Post kiam li estis ekkoninta ĉi tiun merkatoniĉon, li estadis invitata, prezenti regule por radioelsendaĵoj. En 1943 li komenciĝis, surmeti por siaj prezentadoj tipe nordorientbrazilan kostumaĵon, fariĝante tiel kultofiguro. En 1945 li unuafoje surdiskigis, nome la mazurkon Dança Mariquinha. Ĝis 1954 li laboris je la radio kaj ekigis tendencojn rilate la muzikstilon bajao.

Luiz Gonzaga validas kiel plej konata reprezentanto de foroo. Post apero de bosanovo lia muziko ne plu ofte estis ludata, sed lia konateco en la kamparo restis seninterrompa.

En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj li ludis pecojn de la famaj komponistoj Caetano Veloso, Gilberto Gil, Milton Nascimento same kiel de sia adoptofilo Gonzaguinha. Multaj el liaj plej konataj sukcesaj muzikpecoj ekestis kunverke kun Humberto Teixeira.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 1956 — Aboios e Vaquejadas
  • 1957 — O Reino do Baião
  • 1958 — Xamego
  • 1961 — Luiz "LUA" Gonzaga
  • 1962 — Ô Véio Macho
  • 1962 — São João na Roça
  • 1963 — Pisa no Pilão (Festa do Milho)
  • 1964 — A Triste Partida
  • 1964 — Sanfona do Povo
  • 1965 — Quadrilhas e Marchinhas Juninas
  • 1967 — O Sanfoneiro do Povo de Deus
  • 1967 — Óia Eu Aqui de Novo
  • 1968 — Canaã
  • 1968 — São João do Araripe
  • 1970 — Sertão 70
  • 1971 — O Canto Jovem de Luiz Gonzaga
  • 1971 — São João Quente
  • 1972 — Aquilo Bom!
  • 1972 — Volta pra Curtir (Ao Vivo)
  • 1973 — A Nova Jerusalém
  • 1973 — Sangue de Nordestino
  • 1973 — Luiz Gonzaga
  • 1974 — Daquele Jeito...
  • 1974 — O Fole Roncou
  • 1976 — Capim Novo
  • 1977 — Chá Cutuba
  • 1978 — Dengo Maior
  • 1979 — Eu e Meu Pai
  • 1979 — Quadrilhas e Marchinhas Juninas, vol. 2 — Vire Que Tem Forró
  • 1980 — O Homem da Terra
  • 1981 — A Festa
  • 1981 — A Vida do Viajante — Gonzagão e Gonzaguinha
  • 1982 — Eterno Cantador
  • 1983 — 70 Anos de Sanfona e Simpatia
  • 1984 — Danado de Bom
  • 1984 — Luiz Gonzaga & Fagner
  • 1985 — Sanfoneiro Macho
  • 1986 — Forró de Cabo a Rabo
  • 1987 — De Fiá Pavi
  • 1988 — Aí Tem
  • 1988 — Gonzagão & Fagner 2 — ABC do Sertão
  • 1989 — Vou Te Matar de Cheiro
  • 1989 — Aquarela Nordestina
  • 1989 — Forrobodó Cigano
  • 1989 — Luiz Gonzaga e sua Sanfona, vol. 2

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hans Keller: Der Vagabund mit der Handorgel. En: Neue Zürcher Zeitung, 14-a de decembro 2012. Internacia eldonoj, p. 21.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]