Giovanni Marinoni
Giovanni Marinoni | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de decembro 1490 en Venecio |
Morto | 13-an de decembro 1562 (71-jaraĝa) en Napolo |
Ŝtataneco | Venecia respubliko |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto |
Giovanni MARINONI (*naskiĝinta Francesco la 25-an de decembro 1490 en Venecio, mortinta la 13-an de decembro 1562 en Napolo) estis teatinano kaj estas beatulo romkatolika. Unu lia disĉiplo spirita estis la sanktulo Andrea Avellino.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post decido je klerika kariero Marinoni studis ĉe la Universitato de Padovo. Reveninte Venecion li iĝis unue sakristiano kaj poste kanoniko ĉe la Baziliko Sankta Marko en Venecio. En la 9.12.1528 li ricevis el la manoj de Giampietro Carafa, la posta papo Paŭlo la 4-a la frokon ordenan kaj ŝanĝis la antaŭnomon je Giovanni.
Dum la nigra morto kaj la malsatego veneca de 1528 li kun la samordenanoj organizis karitatajn strukturojn kaj fondis hospicon. Laŭ ordono de papo Klemento la 7-a Marioni kaj Gaetano Thiene Napolon por estingi la luteranajn movadetojn. Krom lia agado predikisto en senco de la roma katolikismo li taksis aĵojn ege gravajn la kultura kaj spirita klerigoj kaj la venko de analfabeteco.
Li mortis pro ĥolero en Napolo kaj apud Gaetano Thiene entombigitis en la Paŭlo-katedralo. En la 11.9.1762 li beatulo deklaritis fare de Klemento la 13-a.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Hans Kühner: Lexikon der Päpste, p. 290ss. Eldonejo Werner Classen, Zürich 1977, ISBN 3-925037-59-4.