Makarios la 3-a (Kipro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Makarios la 3-a
kipra ĉefepiskopo
Makarios III and Robert F. Wagner NYWTS cropped.jpg
Persona informo
Devena nomo Miĥail Ĥristodolou Mouskos, greke Μιχαήλ Χριστοδούλου Μούσκος
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1913 (1913-08-13)
en Panagia, Paphos, Paphos District
Morto 3-an de aŭgusto 1977 (1977-08-03) (63-jara)
en Nikozio
Mortokialo korinfarkto [#]
Tombo Kykkos Monastery [#]
Religio Ortodoksismo [#]
Alma mater National and Kapodistrian University of AthensUniversitato de Bostono [#]
Lingvoj moderna greka lingvo [#]
Subskribo Makarios la 3-a (Kipro)
ĉefepiskopo de la Kipra Ortodoksa Eklezio
Regado 1960 – 1977
Prezidanto de Kipro Coat of Arms of Cyprus.svg
Regado 1960 – julio 1974
Antaŭulo (ofico kreita)
Sekvanto (Nikos Sampson) / Glafkos Klerides (intertempe)
2-a fojo
Regado decembro 1974 – 1977
Antaŭulo Glafkos Klerides
Sekvanto Spyros Kyprianou
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Makarios la 3-a, greke Μακάριος Γ, naskonomo Miĥail Ĥristodolou Mouskos, greke Μιχαήλ Χριστοδούλου Μούσκος (naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1913 en Pano Panagia, mortis la 3-an de aŭgusto 1977 en Nikozio), estis la ĉefepiskopo kaj primaso de la aŭtokefala (sendependa) Kipra Ortodoksa Eklezio (1950–1977) kaj la prezidanto de Kipro (1960–1974 kaj 1974–1977).

Makarios la 3-a estis de 1950 ĝis 1977 ĉefepiskopo kaj primaso de la aŭtokefala (sendependa) Kipra Ortodoksa Eklezio. Li aliĝis al la lukto por sendependeco de Kipro disde Britio kaj rolis kiel nacia gvidanto. Post sanga batalado Kipro iĝis memstara kaj Makarios la 3-a estis elektita kiel ĝia unua prezidanto.

En 1974 li estis elpostenigita per puĉo ligita al la greka diktaturo de la koloneloj (1967 ĝis 1974) kaj ties klopodoj por unuigo (enosis) de Kipro kun Grekio. Tiam ankaŭ Turkio invadis Kipron kaj ek-okupaciis la nordan parton de la insulo. Post la redemokratiiĝo de Grekio ankaŭ Makarios revenis kiel prezidanto de Kipro kaj plu oficis ĝis sia morto en 1977.