Kipra Ortodoksa Eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kipra Ortodoksa Eklezio
emblemo
ŝtata eklezio
sendependa ortodoksa eklezio vd
Dum 431 - nekonata/nuntempe
Geografia situo 35° 10′ 6″ N, 33° 20′ 10″ O (mapo)35.168333.3362Koordinatoj: 35° 10′ 6″ N, 33° 20′ 10″ O (mapo)
Kipra Ortodoksa Eklezio (Kipro)
Kipra Ortodoksa Eklezio (Kipro)
DEC
Kipra Ortodoksa Eklezio
Kipra Ortodoksa Eklezio
Map
Kipra Ortodoksa Eklezio
Fondintoj Barnabaso vd
Membro de Monda Konsilio de Eklezioj vd
Sidejo Nikozio
Lando(j) Kipro
Retejo Oficiala retejo
vdr
Kipra Ortodoksa Eklezio
Kipra Ortodoksa Preĝejo "Aios Lazaros" en Larnaka, Kipro
Geografiaj lokoj Kipro
Fondinto Sankta Paŭlo kaj Barnabaso
vdr

La Kipra Ortodoksa Eklezio estas unu el la 14 (aŭ 15) aŭtokefalaj orientaj ortodoksaj eklezioj kiuj kundividas saman doktrinaron inter si sed estas regataj de diversaj patriarkoj, ĉiuj agnoskante la simbolan aŭtoritatecon de la patriarko de Konstantinopolo. La kipra eklezio estas unu el la plej antikvaj aŭtokefalaj eklezioj kaj nuntempe ĝi havas ĉ. 525.000 kredantojn en Kipro kaj en la diasporo. La ekleziestro portas la titolon "Ĉefepiskopo de Nea Justinianea kaj tuta Kipro" La Kipra Eklezio havas siajn originojn en la apostolaj tempoj. Laŭ la biblia libro Agoj de la Apostoloj (13:4-13), la insulo estis evangelizita de Paŭlo kaj Barnabaso.

Fine de 1997, la Kipra Ortodoksa Eklezio havis naŭ monaĥejojn kun entute 84 monaĥoj, kaj 14 monaĥinejoj kun entute 142 monaĥinoj. La plej grava monaĥa komunumo troviĝas en la monaĥejo de Kikkos, en la montaro Troodos. Ĝiaj monaĥoj estas la grupo kiu okupiĝas pri edukado en la seminario de la kipra eklezio en Nikozio.