Paul Speratus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Speratus
(1484-1551)
Katolika sacerdoto, evangelia predikisto kaj reformisto. Li helpis Martenon Luteron krei la unuan luteranan Okkantan libron, en 1524.
Katolika sacerdoto, evangelia predikisto kaj reformisto. Li helpis Martenon Luteron krei la unuan luteranan Okkantan libron, en 1524.
Persona informo
Paul Speratus
Naskiĝo 13-a de decembro 1484
en Rötlen, apud Ellwangen, Württemberg, Germana Imperio
Morto 12-a de aŭgusto 1551
en Marienwerder, nuna Kwidzyn, Pomeranio, Germana Imperio
Religio luteranismokatolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Vieno
Universitato de Frajburgo
Universitato de Parizo
Universitato de Bazelo
Universitato de Würzburg
Universitato de Salcburgo
Profesio
Okupo verkisto • teologo • poeto • katolika episkopo vd
Laborkampo teologiopoezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paul Speratus (1484-1551) estis germana katolika sacerdoto, episkopo de Pomezanio, evangelia predikisto kaj reformisto. Li helpis Martenon Luteron krei la unuan luteranan Okkantan libron, en 1524. Li estis bonedukita pastro kiu eventuale ricevis sian doktorecon en Vieno. Li tre frue konvertiĝis al la protestanta afero, edziĝis kaj aktivis en Aŭstrio antaŭ ol liaj fortaj evangeliaj vidpunktoj kondukis lin al ekzilo.

Post elliberiĝi el la malliberejo, Speratus kaj lia edzino iris al Wittenberg kaj tie li konatiĝis kun Marteno Lutero. Ĉe rekomendo de Lutero, Speratus iĝis kapelano en la kortego de la Prusa Duko, en Königsberg, kaj kontrolis la organizadon de la eklezio en tiu teritorio.[1]. Li estis samtempulo de Filipo Melanktono kaj Justus Jonas la Maljuna kun kiuj li korespondis.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Liaj unuaj studoj estis disvolvitaj en germana universitato. Tamen, lia granda deziro pri kono altiris lin al Parizo kaj Italio,[2] kie li studis filozofion kaj juron. Li ricevis sian doktorecan gradon en tiu du branĉoj de la konado. Pli malfrue li iris al Vieno kie li ricevis sian doktorecan gradon pri teologio.

Ĉirkaŭ 1506, li komencis sian aktivecon kiel pastron en la episkopeco de Aŭgsburgo. Li restis kiel katolika sacerdoto dum pli ol dek jaroj. En 1517, li skribis poemon honore al la fama oponanto de Marteno Lutero, Johannes Eck. Sed tre baldaŭ la skribaĵoj de Marteno Lutero kaj la movada reformo en Wittenberg komencis havi influon sur lin.

Tamen, komence li esperis, tiel kiel Marteno Lutero, ke iu reformo povus realiĝi en la tuta eklezio, tiel ke fraŭleco kaj la monaĥaj promesoj inter la klerikaro povus aboliĝi. Kun kuraĝo kaj espero, li plenumis la reformajn paŝojn kiam li iĝis dekano en la "Universitato de Würzburg", kie kaj la episkopo kaj aliaj estroj akordis kun li. Speratus eĉ deziris edziĝi.

Tio okazis pluraj jaroj antaŭ la edziĝo de Marteno Lutero. La distrikto estis metita sub nova ĉefepiskopo, kiu estis tre severa katoliko. Kiam li eksciis ke Speratus estis rompinta la fraŭleco-leĝon, li eloficigis Speratus-on el lia posteno en 1520. Speratus kaj lia edzino tiam foriris al Salcburgo[3], kie la ĉefepiskopo estis amiko de la reformistoj.

Li denove ricevis la oficon de dekano kaj tuj rekomencis siajn klopodojn pri la reformaj paŝoj. Sed Speratus estis sentima kaj malkaŝema, kaj kiam li riproĉis sian episkopon pro kompateco, li devis rezigni sian postenon.Survoje al nova laborkampo en Hungario, li venis al Vieno kaj agitis pri la monaĥaj promesoj kaj fraŭleco. Li akiris multajn sekvantojn.

Sed li estis ekskomunikita kaj akuzita pri herezo. Lia vivo nun estis en danĝero, tial li forlasis Vienon sekrete kaj ekiris al Wittenberg. Li trairis la vilaĝon Iglaŭ, en Moravio, kaj tie li trovis kaj la oficistojn kaj la homojn tre favorajn al la reforma movado. Li elektiĝis kiel ilia pastoro kaj predikis kun granda fervoro rilate al la graco de Dio en Kristo.

Li gajnis vastan sekvantaron. Sed plendo venis en la orelojn de la reĝo, kaj Speratus baldaŭ estis metita en malliberejo (1522). Je la dua fojo li estis vizaĝ-al-vizaĝa kun la morto ĉar li estis kondamnita al esti ĵetata en la ŝtiparumo. Sed ĉi tiuj provoj ekzercis maturigan influon sur lin. Ĝis tiu epoko li estis sentima kaj aŭdaca, sed nun trankvila rezigno stariĝis sur liaj pensoj kaj agoj.

El sia mallibereja ĉambro li sendis multajn fervorajn leterojn al sia kara kongregacio en Iglaŭ. Ĉi tie li ankaŭ skribis sian plej faman himnon “Es ist das Heil uns kommen her” ("Estas la savo el kie ni venas") uzante ĥoralan melodion el la 15-a jarcento. Malgraŭ ĉio, lia malliberigo ne longe daŭris. La juna imperiestro akceptis aliajn vidpunktojn pri la afero kaj ordonis ke la episkopo estu liberigita kondiĉe ke li foriru el Moravio. Tiam, li tuj iris al Wittenberg (1523).

Speratus estis bonkore ricevita de Marteno Lutero kaj liaj amikoj. Tio okazis en epoko kiam Marteno Lutero klopodis por provizi la homojn kun himnoj en ilia gepatra lingvo. En unu el la unuaj himno-kolektoj, la tiam konata Achtliederbuch, tri el la himnoj de Speratus estis inkluzivitaj, kune kun kvar de Marteno Lutero kaj unu himno de nekonata verkisto. Speratus helpis Martenon Luteron per multaj manieroj.

Marteno Lutero estimis lin tre alte pro lia pieco kaj granda konado. Kiam la duko Alberto el Brandenburgo serĉis la konsilon de Lutero rilate al la enkonduko pri la reformo en sia ŝtato, Marteno Lutero rekomendis Speratus-on por tiu tasko. La duko akceptis la proponon kaj Speratus iĝis la unua palaca kapelano en Königsberg (1524). Ekde 1530 Speratus iĝis episkopo de Marienwerder, en Pomeranio.[4]

Bildo de Ellwangen, en 1549.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Theologicae Facultatis universalis studii Viennensis doctorum, in Paulum non Apostolum, sed suae farinae hominibus ana tēn prosthesin ēpmonon, Speratum retaliatio, Vieno, 1524[5]
  • Eyn lied mit klagendem hertzen, durch D. Paulum Speratu[m] Bischoff zu Pomezan, zcu eyner getrewen warnung gesungen dem Keyser und Fürsten, Königsberg, 1524
  • Wie man trotzen sol auffs Creutz widder alle wellt zu stehen bei dem Euangelio, an die Jgler, Wittenberg, 1524
  • Von dem aller nöttigisten, Wie man diener der kirchen welen vnd eynsetzen sol, Wittenberg, 1524

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]