Johann Wolfgang Döbereiner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Döbereiner
(1780-1849)
chemicus Germanicus
chemicus Germanicus
Persona informo
Johann Wolfgang Döbereiner
Naskiĝo 13-a de decembro1780
en Hof,  Germanio
Morto 24-a de marto 1849
en Jena,  Germanio
Lingvoj germana vd
Loĝloko Saksio-Vajmaro-Eisenach vd
Ŝtataneco Reĝlando Bavario vd
Alma mater
Profesio
Okupo universitata instruisto • kemiistoapotekisto vd
Laborkampo kemio vd
Aktiva en Jena vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Wolfgang Döbereiner (1780-1849) estis germana kemiisto kaj apotekisto, kiu prognozis la Periodan tabelon, kies observoj kondukis lin al la teorio pri la triadoj de Döbereiner, kie la elementoj en la Perioda Tabelo sidas laŭ la kreskanta ordo de la atommasoj, kaj prezentas similiajn kemiajn proprecojn. Li ankaŭ inventis lampon, kiu ricevis lian nomon, en kiu la hidrogeno brulas kiam en kontakto kun platena spongo (1823).

Malgraŭ la limigita uzo de la lampo, tio estis sufiĉa ĉar Döbereiner estis interesita pri la ĝenerala uzo de la kataliziloj. Li same malkovris la katalizan agadon de la mangana oksido en la malkomponiĝo de la kalia klorato au KClO3. Li estis amiko de Johann Wolfgang von Goethe (1749-1832) kaj profesoro pri kemio kaj apoteko en la Universitato de Jena (1810).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lampo de Döbereiner

Malgraŭ ke li estis filo de koĉero, Döbereiner estis granda memlernanto. En Münchberg en 1794, li fariĝis lernanto pri apoteko ĉar li ŝatadis legi kaj vizitadi la lekciojn pri kemio, botaniko kaj mineralogio. Kiel apotekisto, li laboris en Dillenburg, Karlsruhe kaj Strasburgo. Lia antaŭtempeco vekis la atenton de Karolo Aŭgusto, Duko de Weimar, kiu finfine sukcesis al li postenon kiel profesoron en la Universitato de Jena, en 1810. Goethe estis lia lernanto kaj la filozofo estis tiel forte interesita pri sciencoj, kiu, iam li konsideris ke liaj aktivecoj sur tiu kampo estis pli gravaj ol siaj skribaĵoj, kaj tio pli malfrue influis la sciencan pensiston Arthur Schopenhauer. Rudolf Christian Böttger, la inventinto de la sekurecaj fosforoj kaj esploristo pri "galvanoplastio" ankaŭ estis lia lernanto.

En 1829, kiam li estis provanta arigi kelkajn substancojn pro ilia analogeco, Döbereiner rimarkis ke la Bromo, la ĵus-malkovrita kemia elemento, havis kemiajn proprecojn kiuj ŝajne situas ĝin mezvoje inter la kloro kaj la jodo. Krom tio, li konstatis ke la atompezo de la bromo precize sidis mezvoje inter tiuj du elementoj. Pli malfrue li ekstudis la liston de la konataj kemiaj elementoj kaj venis al konkludo ke du aliaj grupoj havis la samajn karakterizaĵojn. La Stroncio sidis mezvoje inter la kalcio kaj la bario, kaj la seleno estis mezvoje inter la sulfuro kaj la teluro. Döbereiner alnomis tiuj grupojn kiel triadojn kaj tiu regulo aplikiĝis al la 54 kemiaj elementoj tiam konataj. Li ankaŭ estis la malkovrinto de la kemiaj elementoj Hafnio, Zirkonio, Kromio kaj Francio.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]