Ferenc Márki
| Ferenc Márki | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 16-an de februaro 1873 en Szeged |
| Morto | 13-an de decembro 1947 (74-jaraĝa) en Iecea Mică |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Okupo | |
| Okupo | historiisto ĵurnalisto |
Ferenc MÁRKI [ma:rki] estis rumania hungara historiisto, publicisto. Li naskiĝis en Segedo la 16-an de februaro 1873 kaj mortis en Iecea Mică la 13-an de decembro 1947.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Ferenc Márki aliĝis al la piaristoj en 1890. La novicado kaj la maturiĝo okazis en Kecskemét. Ekde 1892 li studis teolologion en Nitro, poste li instruis resume 3 jarojn en piaristaj gimnazioj de Kecskemét kaj Nagykanizsa. En 1895 li monaĥiĝis, post 2 jaroj li pastriĝis. Poste li studis en Kolozsvár, pli poste li instruis laŭvice en Kisszeben, Privigye kaj Podolin. Li ne sukcesis akiri diplomon, tial li eksiĝis el la piarista ordeno kaj li estis parokestro de 1912 en Nyerő, de 1926 en Nevrincea, de 1929 ĝis sia morto en Kisjécsa. Li publikigis artikolojn pri religimoralo, filozofio kaj historio en gazetoj Krassó-Szörényi Lapok, Temesvári Hírlap, Déli Hírlap kaj Magyar Kisebbség.
Libro
[redakti | redakti fonton]- Művelődéstörténeti képek (Lugos 1930).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- RMIL Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine

