Tordellego
| Tordellego | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Administrado | |||
| Lando | Hispanio | ||
| Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
| Provinco | Gvadalaĥaro | ||
| Komarko | Senjorlando de Molina-Alto Tajo (Molina-Alta Taĵo) | ||
| Poŝtkodo | 19325 | ||
| Urbestro | Alberto Herranz Sánchez | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 38 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 40° 43′ N, 1° 40′ U (mapo)40.7211139-1.6702474Koordinatoj: 40° 43′ N, 1° 40′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 1 246 m [+] | ||
| Areo | 33,47 km² (3 347 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Tordellego [tordeĜEgo] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2025 en la municipo vivis 38 loĝantoj sur areo de 33,47 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,1 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas tordelleganos [tordeĝeGAnos] respektive tordelleganas [tordeĝeGAnas].
Situo
[redakti | redakti fonton]Tordellego situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1246 m super marnivelo; je 172 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°43′16″N 1°40′13″Ok. Najbaras la municipoj Piqueras, Anquela del Pedregal, Morenilla, El Pobo de Dueñas, Setiles, Tordesilos kaj Adobes.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 54 en 2016, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Tordellego, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Tordellego kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 38 en 2025.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.





