Aranzueque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Aranzueque
Aranzueque, Guadalajara, España, 2018-01-04, DD 30.jpg
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Raquel Flores Sánchez
Demografio
Loĝantaro 390  (2018) [+]
Loĝdenso 19 37 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 30′ N, 3° 5′ U40.493333333333-3.0766666666667Koordinatoj: 40° 30′ N, 3° 5′ U [+]
Alto 696 m [+]
Areo 21 43 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Aranzueque
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Aranzueque [+]
Information icon.svg
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Aranzueque [aranZŬEke] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas aranzuequeño [aranZŭeKEnjo]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 415 loĝantoj kaj la denseco estas de 19,37 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Aranzueque estas situanta en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 696 m super marnivelo; je 26 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 21,43 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°29′36″N 3°04′36″Ok.

La aktuala setlejo, jam en islama epoko, estis sur malgranda teraco kvaternara je 100 m de la fluejo de la rivero Tajuña kaj je 50 m de la rojo de la Vega de Valdarachas. Sur tiu monteto konstruiĝis la preĝejo, finita en 1533 dediĉita al la Virgulino de la Asunción, kaj la plej antikvajn domojn. Poste la domaro etendiĝis al la rivero.

La municipa teritorio limas kun la vilaĝoj Yebes, Horche, Armuña de Tajuña, Renera, Hontoba, Loranca de Tajuña kaj Valdarachas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Aranzueque, laŭ la propra etimologio de sia nomo, havas antaŭromian devenon. La filologo Rafael Lapesa verkis ke, tradukita pere de la aktuala eŭska, Aranzueque signifus dornejo. Aliaj aŭtoroj indikas ke temus pri via valo. Oni trovis kelkajn antaŭromiajn kusejojn ene de la municipa teritorio, speciale en la lokoj de la Monteto de la Maŭroj kaj en La Kasteleto, kiuj inkludas karpetanan tombejon.

Post la reconquista de la komarko al la maŭroj, fine de la 11-a jarcento, tiu setlejo iĝis integrita kiel domaro en la komunumo de villa y tierra de Guadalajara kaj subigita al sia foruo de reĝa aparteno. Sed en marto de 1428, la reĝo Johano la 2-a, donis Aranzueque kaj aliajn 11 domarojn al sia fratino la infantino doña Catalina. Sed la milito kontraŭ Aragono, kiu apogis la infantinon ebligis ke la venontan jaron ili revenis al la reĝa senjorlando. La 18an de aŭgusto 1430 la reĝo mem faris ĝii inue villa kaj poste donis ĝin al unu de siaj ĉefaj korteganoj, don Íñigo López de Mendoza, markizo de Santillana. Ĝi apartenis poste al la senjorlando de la familio Mendoza, al la grafoj de Tendilla kaj markizoj de Mondéjar ĝis la 19a jarcento.

Dum la Unua Karlisma Milito, la 19an de septembro 1837, en ĝiaj stratoj kaj ĉe la ponto super la rivero Tajuña okazis grava batalo inter la karlistaj trupoj, kun la pretendanto Carlos María Isidro de Borbón estre, kaj la isabela armeo, estrita de la generalo Baldomero Fernández Espartero. La venko de tiu lasta disigis la Reĝan Ekspedicion de la pretendinto kaj tiuj kiuj ne iĝis prizonuloj aŭ dizertis devis reveni al siaj bazoj en Eŭskio.

Sur la antikva vojo al la banloko de La Isabela, fama en la 19a jarcento, disponis Aranzueque de fidinda gastejo, la nomita domo de la Indiano ĉar apartenis al gravulo, don Manuel Pardo, naskiĝinta en Cartagena de Indias meze de la 18-a jarcento, kiu alvenis al la vilaĝo ĉirkaŭ 1790 kaj edziĝis al la aranzuequenanino María del Carmen López Soldado. Ĉe la pordego blazonhava de tiu domego ankoraŭ videblas ties blazono. Estas tradicia onidiro en la vilaĝo ke tie gastiĝis foje la reĝo Fernando la 7-a kaj du el liaj kvar edzinoj: doña Isabel de Braganza kaj doña María Josefa de Sajonia.

El 1815, en Aranzueque hejmis la fama gerilano alikanta kaj vicestro de El Empecinado, nome José Nomdedeu, kiu luktanta kontraŭ la francoj en tiu komarko grande amikiĝis kun la ĉefa gravulo de la vilaĝo, don Mariano Pardo, heredinto de la Indiano citita antaŭe.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 415, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Aranzueque, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Aranzueque kie oni falis al la nunaj 415.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]