Trijueque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trijueque
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19192
Retpaĝaro [www.trijueque.es]
Politiko
Urbestro Jose Manuel Ortiz Armada
Demografio
Loĝantaro 1 560  (2023) [+]
Loĝdenso 33,99 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 47′ N, 3° 0′ U (mapo)40.777777777778-2.9944444444444Koordinatoj: 40° 47′ N, 3° 0′ U (mapo) [+]
Alto 994 m [+]
Areo 35,63 km²
Trijueque (Hispanio)
Trijueque (Hispanio)
DEC
Trijueque
Trijueque
Situo de Trijueque

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Trijueque [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.
Vido de la Alcarria el rigardejo de la municipo.

Trijueque [triĤŬEke] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Estas ĉefa kerno Trijueque, kaj du novaj urbanizaĵoj nome El Mirador del Cid (La Rigardejo de Cido) kaj La Beltraneja.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas trijuequeño [triĥŭeKEnjo]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 1 211 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,4 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Trijueque situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la nordo de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, tio estas ties centro, je altitudo de 994 m super marnivelo; je 24 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 100 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo, je la kilometro 78 de la ŝoseo A-2, antikva reĝa vojo de Madrido al Zaragozo. La areo de ĝia teritorio estas de 35,63 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La valo de la rivero Badiel el Trijueque.

La municipa teritorio de Trijueque, kiu okupas etendon de 35,63 km², troviĝas en la komarko de la Alcarria, borde de la altebenaĵo kiu descendas krute al la valo de la rivero Badiel, pro kio ĝi estas konata kiel la Balkono de la Alkario. El la Pico de la Paloma (Montopinto de la Kolombo) videblas ĝis dekses vilaĝoj de la valo de la rivero Henares kaj montaroj sierras de la Centra Sistemo.

La ĉefa kultivo de ĝia teritorio estas de seka agrikulturo (ne irigacia), ĉefe de cerealo kaj olivarbaro. Ĝia klimato estas la kontinenta klimato propra de la provinco, kun sekaj kaj malvarmaj vintroj kaj varmaj someroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Plej multo de historiistoj konsideras ke Trijueque estas araba fondaĵo. La tradicio tamen konsideris ĝin fondita en epoko eĉ antaŭa al la naskiĝo de Kristo: sed tio rilatas al erara interpreto de juda geedziga dokumento; kvankam tio jam ne validas, almenaŭ la dokumento pruvas la ekziston de grava juda komunumo en la urbeto.

Post la konkero fare de kristanoj de la komarko en la 11-a jarcento je la konto de la reĝo Alfonso la 6-a, ĝi ekapartenis al la teritorio Común de Villa y Tierra de Hita, ĝis la 14-a jarcento, ene de la nobelaj kvereloj kiujn suferis la regno, kiam ĝi ekestis en la povon de Íñigo López de Orozco, praulo de la markizo de Santillana, kaj tiele ĝi estis inkludita jam en la 15-a jarcento en la teritorio de la Familio Mendoza alkaria, situacio kiu restis ĝis la malapero de la senjorlandoj en la 19-a jarcento. Sed spite tiun inkludon sub la senjorlando de la familio Mendoza, ĝi estis deklarita villa en 1503 fare de la reĝo Fernando la 5-a, pli konata kiel la Katolika, edzo de Izabela la Katolikino, kio ebligis ian aŭtonomecon antaŭ la senjora aŭtoritateco, speciale en la jurisdikciaj aferoj.

La fronto de Trijueque dum la Enlanda Milito.

Tiu ligo kun la familio Mendoza alkaria, ludis gravan rolon en la dua duono de la 15-a jarcento, kiam Íñigo López de Mendoza, unua grafo de Tendilla, translokiĝis, el Buitrago del Lozoya al Trijueque, la infantinon Johanino, plej konata kiel la Beltranida, filino de Henriko la 4-a, kies tutoro li estis. Tiu situacio daŭris ĝis en 1468 ŝi eliris el Trijueque por iri al Toro por la okazigo de la Traktato de Toros de Guisando.

Dum la Batalo de Guadalajara kiu okazis dum la Enlanda Milito de la 8a al la 18a de marto 1937, Trijueque restis meze de la fronto, kaj ĝi estis okupita unue de la italaj trupoj de la CTV la 11-a de marto kaj tiuj retiriĝis poste la nokton de la 13-a de marto antaŭ la avanco de la respublika armeo de la Internacia Brigado Thaelmann kaj de la 1a Brigado de Atako de El Campesino. La okazigitaj damaĝoj estis tre gravaj ne nur ĉe vivoj de la civila loĝantaro sed ankaŭ ĉe ties konstruaĵoj, kiuj estis praktike detruitaj, inter aliaj publikaj kaj privataj konstruaĵoj, la Urbodomo kaj la preĝejo de Nia Sinjorino.

Post la Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 1950, tio estis oni perdis pli da loĝantoj pro diversaj kialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Trijueque, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Trijueque kie oni falis, poste oni rekuperis pro proksimeco al la provinca ĉefurbo, do al la nunaj 1 211. Tio estus preskaŭ trioble ol la 465 loĝantoj registritaj en la municipa censo de 2000.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]