Yebes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yebes
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19141 / 19139
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro José Miguel Cócera Mayor PSOE
Demografio
Loĝantaro 5 220  (2023) [+]
Loĝdenso 165,57 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 32′ N, 3° 7′ U (mapo)40.534722222222-3.1097222222222Koordinatoj: 40° 32′ N, 3° 7′ U (mapo) [+]
Alto 879 m [+]
Areo 17,40 km²
Yebes (Provinco Gvadalaĥaro)
Yebes (Provinco Gvadalaĥaro)
DEC
Yebes
Yebes
Situo de Yebes
Yebes (Hispanio)
Yebes (Hispanio)
DEC
Yebes
Yebes
Situo de Yebes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yebes [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Yebes [ĜEbes] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

En ĝia teritorio troviĝas la Astronomia Centro de Yebes, la sanatorio de Alcohete kaj la stacio de rapidtrajno AVE Guadalajara-Yebes.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas yebero [ĝeBEro]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 2 881 loĝantoj kaj la denseco estas de 165,57 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Yebes situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 879 m super marnivelo; je nur 18 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 17,40 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°32′05″N 3°06′35″Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en la komarko Alkario, sur altitudo kiu oscilas inter 879 msm de la urba kerno de Yebes mem, 910 msm de la urbanizaĵo Ciudad Valdeluz kaj 916 msm de la Astronomia Centro.

La orografio de la municipo Yebes karakterizas pere de la tavola reliefo propra de Alkario, kun ampleksa zono de paramo kaj abundaj talvegoj kaj ravinoj, kun arbaraj areoj dise en kiuj hegemonias roburoj kaj kverkoj. Granda parto de la tereno estas rura, por agrikulturo kaj forstado.

Urboplanado[redakti | redakti fonton]

La municipo de Yebes estas komponita de du urbaj kernoj: unu, la origina domaro de Yebes mem, kaj alia, la nova urbanizaĵo PAU Ciudad Valdeluz, kie estas la nova trajnstacio Guadalajara-Yebes, nome unu de la haltejoj de la itinero de la rapidtrajno Madrido-Zaragozo-Barcelono-Franca landlimo.

La municipo vidis enorman kreskon pro la urboplana disvolvigo. La aktuala pleno POM enhavas dek sektorojn urboplanotajn, el kiuj naŭ estas ĉe la urba medio kaj unu, S-1, en la urbanizaĵo Ciudad Valdeluz, starigita ĉirkaŭ la stacio Guadalajara-Yebes kie oni antaŭvidis konstrui ĝis 9 000 loĝejojn, el kiuj oni finpretigis nur ĉirkaŭ 1 500.

La konstruo de la trajnstacio de AVE tie kaj sekve de Ciudad Valdeluz estis markita de polemiko ĉar oni akuzis la koncernan ministerion decidi la pasadon de la linio de Alta Velocidad Española al Barcelono tra la municipo Yebes, anstataŭ tra la ĉefurbo Guadalajara, kun la sekva plialtigo de la valoro de la terpeecoj kiujn la grafo de Bornos, bopatro de la eks-prezidentino de la Madrida Regiono, nome Esperanza Aguirre, posedis inter Chiloeches, Guadalajara kaj Yebes. Tiele Ciudad Valdeluz tutlande kaj internacie iĝis modelo de la hispana nemoveblaĵa veziko kiel ekzemplo de urboplana reklasigo ĉe stacio de AVE.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 447 loĝantoj en 1950 al 167 en 2000, tio estis oni perdis preskaŭ 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Yebes, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Yebes kie oni falis al nuraj 167; poste pro proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj al la nacia aŭtoŝseo, krom la instalo de la fervoja stacio, levis loĝantaron al la nunaj preskaŭ 3 000.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Intervjuo al José Bono. Arkivita el la originalo je 2011-12-03. Alirita 2017-12-03.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]